
04/11/2015
Koruptado mortigas en Rumanio. Tio estas la mesaĝo, kion skandis hieraŭ vespere pli ol 20 000 manifestaciantoj sur la stratoj de Bukareŝto, alvoke de sociaj retoj.
Kvar tagojn post la incendio de noktoklubo, kiu funkciis senrajte, ili postulis demision de la ĉefministro, sed ankaŭ de la urbestro de la 4a distrikto, kie troviĝis la establaĵo.
« Ĝis nun, la koruptado ŝtelis nian monon, mortigis nin malrapide, senkonscie. Nun, ĝi murdas en kelkaj sekundoj. La registaro devus demisii, ne nur pro tiu katastrofo, sed por ĉio malbono, kiun ĝi faris kaj plu faros. Ni estas en danĝero, kaj ili rezignas. »
La incendio, kiu okazis vendredon, mortigis 32 personojn. Tiu bilanco estas provizora pro la kriza stato, en kiu troviĝas kelkaj el la 200 vunditoj. Inter la viktimoj, Claudio Petre, kies funebraĵoj okazis hieraŭ vespere en Bukareŝto. Tiu fotisto ricevis post-mortan ordenon de merito, ĉar li helpis aliajn personojn eliri el la noktoklubo.