/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_eb1987_image-0553642-20151108-ob-d97fe4-ruand.jpg)
08/11/2015
La franca asocio « Survie » plendis kontraŭ la tiamaj francaj respondeculoj pro genocida kompliceco en Ruando en 1994.
La plendo estis deponita ĉe la genocida kaj militkrima sekcio, en la grandinstanca tribunalo de Parizo, precizigis juĝa informfonto.
Neniu detalo estas provizita pri la identeco de la personoj celitaj de tiu plendo.
Parizo ĉiam vigle dementis ĉian implikon en la masakroj.
De 2005, alia enketo jam ekzistas en Francio, pri la rolo de la franca armeo dum la buĉado. Postvivantoj de la genocido akuzis la milit-humanitaran operacon Turquoise.
La plendantoj riproĉas al la francaj militistoj, ke ili malfrue intervenis en la areo Bisesero okcidente de la lando ; fama loko de tucia rezistado fronte al la genocidaj milicoj.
La enketo ankaŭ temas pri Murambi (sud-okcidento), kampejo kie rifuĝis "Tucioj". La Francoj estas akuzataj fare de kelkaj plendantoj, ke ili lasis Hutuajn milicanojn, kapti siajn viktimojn.
/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_c096ab_ob-79b629-ruando.png)
En cent tagoj, ĉirkaŭ 800 000 personoj, plimultege "Tucioj", estis masakritaj ekde aprilo 1994. La decidiga fakto, kiu provokis komencon de tiu buĉado, estis la morto de la "hutua" prezidento Juvénal Habyarimana dum atenco kontraŭ lia aviadilo.
La rilatoj inter Parizo kaj Kigalo restis streĉaj dum pluraj jaroj. Alveninte ĉe la potenco post la genocido, la ruanda prezidento Paul Kagame akuzis Francion, ke ĝi subtenis la "hutuan" potencon, kaj havis rolon en la buĉado. La francaj aŭtoritatoj forpuŝas tiujn akuzojn.