Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2015 1 30 /11 /novembre /2015 20:17
La manifestaciantoj kolektiĝintaj en la urbo Poznano, svingis flagrubandojn « En Islamo, ĉiuj estas egalaj », « Islamo estas paco, ne terorismo ». REUTERS/Lukasz Cynalewski/Agencja Gazeta
La manifestaciantoj kolektiĝintaj en la urbo Poznano, svingis flagrubandojn « En Islamo, ĉiuj estas egalaj », « Islamo estas paco, ne terorismo ». REUTERS/Lukasz Cynalewski/Agencja Gazeta

30/11/2015

Tio estas iniciato malofta en la tre katolika Pollando. La islama komunumo de Poznano, kvina urbo en la lando, organizis ĉi-dimanĉon manifestacion kontraŭ la terorismo kaj kontraŭ la "grupo Islama ŝtato". Maniero por tiuj islamanoj solidariĝi kun la viktimoj de la atencoj, interalie en Francio, sed ankaŭ helpopeton, ĉar la rasismo en Pollando kontraŭ la islamanoj estas bedaŭrinde kutima afero.

Dekoj da policistoj protektas la 300 manifestaciantojn venintajn alfronti la malvarmon sur la "placo de la Libereco" en Poznano. Sur la afiŝtabuloj de la partoprenantoj, la mesaĝo klaras : « La islamanoj kontraŭ terorismo ».

Zuzanna, Polino konvertita al Islamo antaŭ naŭ jaroj, venis malgraŭ la timo. Ŝi ĉiutage surhavas vualon. Pro multobliĝo de la terorismaj atakoj en Eŭropo, ŝi sentas sin minacita. « Jam okazis, kiam mi enbusiĝas, ke iu ordonas min desupri kriante, ke mi kaŝas bombon sub miaj vestaĵoj, kaj ke mi eksplodigos la buson. Iam, iu signis al mi permane ke li strangolos min. Tion, nur ĉar mi surhavas vualon », ŝi rakontas.

Pollando : la islamanoj manifestacias kontraŭ terorismo kaj rasismo

En la amasiĝo, plejparte el la partoprenantoj estas poloj venintaj subteni la islamanojn. Malgorzata, sesdekjaraĝa, estas ateisma. Ŝi ne eltenas la nacian kaj konservativan sintenon alprenitan de ties samlandanoj. « Malamega ondo disvastiĝas pli kaj pli en Pollando. Unue, oni mistraktis la judojn, nun oni mistraktas la homojn kun malhela haŭto kaj nigraj haroj, morgaŭ ĉu la eskimoj ? Ĉiam estos iu, kiu ĝenos nin », ŝi koleras.

La liberala urbestro de Poznano venis mem subteni la manifestacion. Sed dum la pasintaj deputitaj balotoj en oktobro, la konservativuloj akiris la absolutan plimulton ĉe la Parlamento. Damaĝe por la polaj islamanoj.

http://www.rfi.fr/europe/20151129-pologne-musulmans-manifestent-contre-terrorisme-racisme-poznan

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }