Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 novembre 2015 5 06 /11 /novembre /2015 14:25
Pakistano : uzino disfalas, kelkajn tagojn post la tertremo

06/11/2015

En Pakistano, la sukurskipoj vigliĝas por retrovi ĉirkaŭ cent laboristojn malaperintajn sub la ruinaĵoj de tiu uzino. 16 korpoj estis jam malkovritaj en tiu fabrikejo de plastiksakoj, situanta tuj apud Lahoro.

La trietaĝa konstruaĵo disfalis, kelkajn tagojn post tertremo, kiu okazigis preskaŭ 390 mortintojn ĉe la afgania landlimo.

La laboristoj rakontas, ke malgraŭ la fendetoj aperintaj sur la muroj post la tertremo, la proprietulo deziris daŭradi la konstruadon de kvara etaĝo.

La progresoj estas malrapidaj por eltiri la viktimojn, ĉar la uzino situiĝas fine de streta strateto, kaj la ŝovelmaŝinoj penas atingi la lokon.

Tiaj incidentoj oftas en Pakistano, kie konstruaj reguloj ne ofte estas respektataj.

Tiu katastrofo memorigas disfalon de teksaĵa uzino en Bangladeŝo, kiu okazigis pli ol 1100 mortintojn en 2013.

Katastrofo, kiu ŝancelis la konsciojn, ĉar la ĉefaj okcidentaj markoj provizas sin en tiuj firmaoj, kie laboristoj kudras vestaĵojn en aĉaj kondiĉoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }