Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 novembre 2015 4 05 /11 /novembre /2015 10:24

05/11/2015

Pluraj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj kaj protektado de naturmedio, denuncis en raporto la « falsajn asertojn » de la petrola giganto angla-nederlanda Shell, pri la amplekso de ĝiaj aktivaĵoj de malpoluado en la Niĝera delto, sude de Niĝerio.

Shell estas celita de multaj NROj pro ĝia malrespekto al naturmedio ! Pluraj internaciaj organizaĵoj, el kiuj "Amnesty International" kaj la "Centro por Medio, homaj rajtoj kaj disvolviĝo" (CEHRD), bazita en Niĝerio, akuzas en raporto, ke « Shell ne sekvis la rekomendojn de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Medio (PNUE), kiu priskribis en 2011 la amplekson kaj efikon de la petrola poluado en Ogonilando, regiono kore de la delto ». Des pli, ke la enketo opiniis, ke tiu poluado povus necesigi la plej vastan operacion de malpoluado en la mondo, kaj daŭri de 25 ĝis 30 jaroj, petante de la nafta industrio, kaj de la niĝeria registaro, ke ili finance partoprenu ĝis miliardo da dolaroj.

Laŭ la 38-paĝa raporto, « el la 15 areoj vizititaj inter julio kaj septembro 2015, 13 estas plu poluataj aŭ infektataj, male al tio, kion asertas Shell kaj la niĝeria registaro. »

 

La raporto ankaŭ precizigas, ke jardekoj da petrol-produktado, riĉigis famajn registarajn respondeculojn, kaj estigis egajn profitojn por la petrolaj kompanioj kiel Shell, sed kaŭzis tiel vastan poluadon, ke ĝi malebligas la regionon vivteni sin per fiŝkaptado kaj kulturo.

La rebato de Shell tuj okazis. En letero, la niĝeria branĉo de la grupo fakte neis la asertojn de la raporto eksplikante, ke ĝi « komencis agadi konforme kun ĉiuj faritaj rekomendoj.»

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }