
11/11/2015
Anonima kanzono verkita en la tranĉeoj, datiĝanta de 1917, dum momentoj de ribelo. La melodio estas la sama kiel tiu de «Gloire au 17ème», kontraŭmilita franca kanzono de Montéhus pri la infanteria regimento, kiu rifuzis pafi al la ribelantaj vinberistoj en 1907. Ĝi estis kolektita de André Guigo el soldato, Clément Robini kiu, grave vundita ĉe la vizaĝo, kunportis kanzonojn skribitajn fare de soldatoj, inter kiuj tiu ĉi:
«Jen, ili parolas al ni pri milito
Sub jugo veninta de la homaro
Ni devas defendi niajn landlimojn
Kaj riski mizeron kaj malsaton.
Ĉu vi iros, laŭ la sorto de la astroj
Riski vian vivon, aŭ mortigi vian proksimulon ?
Rekantaĵo :
Ne, ne, ne plu da bataloj!
Milito estas buĉado.
Ĉi tie, same kiel tie for
La homoj havas nur unu patrion
Ne, ne, ne plu da bataloj !
Milito okazigas tro da mizeroj
Ni amu nin, tuttera popolo
Ni ne plu buĉu nin reciproke inter fratoj!
Laboristo en uzino,
Vi vivas trankvile en via hejmo
Por batali kontraŭ najbaraj rasoj
Vi devos forlasi vian laborejon.
Ĉu vi iros, laŭ la sorto de la astroj
Riski vian vivon, aŭ mortigi vian proksimulon?
Kanonoj, fusiloj, bajonetoj,
Ne estas iloj de laboristoj,
Ilojn ili havas, sed tiuj ĉi estas honestaj
Kaj krome, ne estas mortigaj.
La ŝtalo de plugil-tranĉilo
Pli valoras ol tiu de fusilo,
La unua produktas, dum la alia mortigas,
La unua utilas, dum la alia krimas»