Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2015 7 29 /11 /novembre /2015 15:37
Makedonio konstruas barilojn ĉe sia landlimo kun Grekio

29/11/2015

Makedonio komencis konstrui barilon ĉe sia landlimo kun Grekio sabaton, por pli bone kontroli la alfluadon de migrantoj al tiu balkana lando.

La dimensio de tiu barilo ne ankoraŭ estas konata, sed la fotisto indikis, ke la armeo uzas pezajn materialojn por starigi tiun barilon 2,5 metrojn alta ambaŭflanke de kontraŭleĝa pasejo, apud la landlima urbo Gevgelija.

Armea informfonto konfirmis, ke ĝi konstruas tiun barilon, ne liverante detalojn.

En komunikaĵo publikigita post la atencoj de la 13a de novembro en Parizo, Makedonio asertis, ke la armeo planis konstruadon de barilo por kontroli la alfluon de migrantoj, ne fermante la landlimon.

Du el la roluloj en la parizaj atencoj fakte enŝoviĝis en la amason da siriaj rifuĝintoj alvenintaj en Eŭropon.

Makedonio komencis ĉi-monate filtradi la migrantojn laŭ nacio, permesante nur tiujn, kiuj alvenas de lando en konflikto, kiel Sirio, AfganioIrako, pluigi sian vojon al Okcidenta Eŭropo.

Mil personoj rifuzitaj, interalie Irananoj, Somaloj, Pakistananoj kaj bangladeŝanoj estis blokataj vendredon ĉe la greka-makedonia landlimo.

http://www.la-croix.com/Actualite/Monde/La-Macedoine-construit-une-cloture-a-sa-frontiere-avec-la-Grece-2015-11-28-1386129

https://www.youtube.com/watch?v=UFQJa0XnsBQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }