Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 novembre 2015 3 11 /11 /novembre /2015 14:01

11/11/2015

Intertraktadoj komenciĝis mardon posttagmeze en Mamudzo inter la sindikatoj, kiuj relanĉis lundon ĝeneralan strikon por « egaleco de rajtoj, solidareco kaj vera justico en Majoto », kaj la konsilistoj de la ministro pri francaj transmaraj teritorioj.

Post senfrukta renkontiĝo, mardon matene, kun la ministro George Pau-Langevin, la intertraktadoj daŭris posttagmeze kun ŝiaj konsilistoj. Tiuj ĉi finiĝis per engaĝiĝo de la ministerio, publikigi komunikaĵon pri atento al respublika egaleco en Majoto, el sama informfonto.

 

« Ni plu estas singardemaj »

« Ni plu estas tre singardemaj, ni atendas tiun oficialan komunikaĵon kun ministeria titolo, kiun ni atentege analizos merkredon kun niaj aniĝintoj, antaŭ ol decidi pri la sekvado de nia socia movado, ĵaŭdon kaj la sekvontajn tagojn », indikis mardon vespere Anssiffoudine, departementa kun-sekretario SNUIPP-Majoto. La ministro pri transmaraj teritorioj, George Pau-Langevin vizitis la insulon dum malpli ol 48 horoj.

« Kvalita publika servo »

La intersindikata unuiĝo petas interalie agadon por plialtigi « la allogon de la teritorio por la funkciuloj » en la celo « akiri kvalitan publikan servon en Majoto » ; aplikadon de la kutima juro koncerne la laborkodon aŭ salajran egalecon, plifortigon mardon de sia movado pere de blokadoj de la barĝa trafiko inter Granda-Tero kaj Malgranda-Tero, kaj de la trafiko en la urba centro de Mamudzo, departementa ĉefurbo.

Novaj aranĝoj

En komunikaĵo diskonigita mardon vespere, la ministro George Pau-Langevin memorigis la prioritatojn de la registara agado, kaj anoncis novaĵojn koncerne emeritiĝon de la publikaj agentoj, kaj la ŝtatajn investojn en la 101-a franca departemento en Hinda Ocenao.

http://www.la1ere.fr/2015/11/11/greve-generale-mayotte-amorce-de-negociations-selon-les-syndicats-304927.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }