17/11/2015
Nermin Al-Sharif estas pasia kaj decidema internaciistino, kiu luktas favore al la rajtoj de virinoj en la araba mondo, kaj en Qatar Airways por la rajtoj de dokistoj kaj maristoj, kiujn ŝi reprezentas. Ŝi plu plenumis pli kaj pli danĝeran agadon spite enlandan militon en naftoriĉa Libio.
Dimanĉon 8an de novembro, Nermin, gvidantino de la Unio de dokistoj kaj maristoj de Libio, estis celo de pafoj, dum ŝi kondukis veturilon apud Bengazi. Ŝi jam eliris el la malsanulejo kaj resaniĝas. Tio estas la dua atenco kontraŭ ŝia vivo, post la murdo de tri aliaj famkonataj aktivulinoj pri virinaj rajtoj.
Ni postulu de la Ĉefministro de la provizora registaro de Libio, Abdullah al-Thinni, protektadon de la sindikatanoj kaj aktivulinoj pri homaj rajtoj.
Retmesaĝo :
Sinjoro la Ĉefministro de la provizora registaro, Abdullah al-Thinni,
Ĉi-semajne, okazis plia provo murdi aktivulinon pri homaj rajtoj. Ĉi-foje, temas pri Nermin Al-Sharif, gvidantino de la Unio de dokistoj kaj maristoj de Libio.
Mi firme kredas, ke la rolo de Nermin Al-Sharif kaj aliaj virinoj, kiuj defendas la homajn rajtojn en Libio, estas esenca por rekonstruado de stabila, demokratia kaj reprezenta socio.
Mi petas de vi, ke vi alprenu la necesajn aranĝojn por protekti la vivojn de la sindikatanoj kaj aktivulinoj pri homaj rajtoj, kies vivo estas en danĝero.
Partnerece kun Internacia Federacio de la Laboristoj de Transportoj
Kampanjo en Esperanto :
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2884