Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2015 5 20 /11 /novembre /2015 09:59
« Islamofobio estas krimo kontraŭ homaro », eldiras afiŝtabulo dum manifestacio kontraŭ islamofobiaj agoj. PHOTO/ AFP/ BELGA /NICOLAS MAETERLINCK
« Islamofobio estas krimo kontraŭ homaro », eldiras afiŝtabulo dum manifestacio kontraŭ islamofobiaj agoj. PHOTO/ AFP/ BELGA /NICOLAS MAETERLINCK

20/11/2015

De post la atencoj de la 13a de novembro en Parizo, la kontraŭ-islamaj agoj multobliĝas en Francio kaj multaj aliaj landoj. En Kanado, la amasinformiloj vigle reagas.

Kio estas la plej grava koŝmaro de la ĝihadistoj de la Islama ŝtato ? Laŭ la kanada ĵurnalo The Globe and Mail, la respondo estas simpla : la kanada socio.

« Kiam membro de IŜ vekiĝas dum nokto hurlante, terurita de koŝmaro, tute ne la bildoj de senkapigoj, la seksatencoj aŭ la amasaj ekzekutoj hantas lin. Ne, lia plej terura koŝmaro estas Kanado : okcidenta socio plurisma kaj tolerema, kie islamanoj kaj personoj je ia ajn religioj estas akceptataj kaj vivas kunkune en paco », oni povas legi en la frontartikolo de la ĵurnalo de Toronto.

Tamen, de post la Parizaj atencoj, Kanado estis scenejo de pluraj kontraŭ-islamaj incidentoj « kiuj kontraŭdiras la fundamentajn valorojn de la lando », notas la ĵurnalo.

Certe, Kanado ne estas la sola koncernata lando. En Francio, 24 agoj kaj agresoj kontraŭ islamanoj estas censitaj de post la 13a de novembro, kaj ankaŭ multaj aliaj vandalismaj agoj kontraŭ moskeoj. Tio okazis ankaŭ en multaj aliaj eŭropaj landoj kiel Nederlando.

Reaserti la kanadajn valorojn

La agresoj plenumitaj en Kanado tamen provokas viglajn reagojn en la surlokaj gazetoj. Le Toronto Star rakontas interalie la agreson, la 16an de novembro, de juna patrino fare de du viroj, dum ŝi reakiris sian filon ĉe lia lernejo. « Ili provis elŝiri ŝian vualon, draŝis ŝin kvalifante ŝin, ke ŝi estas teroristino, kaj ordonis al ŝi, ke ŝi reiru al sia lando ». Sed, aldonas la ĵurnalo, Kanado estas ŝia lando kaj ĉiam estis, ĉar ŝi naskiĝis tie, kaj ankaŭ ties infanoj. Kaj la ĵurnalo plu emfaze skribas pri tia agreso : « Tio ne reprezentas nin, ni pli valoras ol tio ».

Ankaŭ Globe and mail skribas, « en mondo, kie areto da francaj civitanoj el islama kulturo, marĝenigitaj, estis rekrutitaj por plenumi atakojn, la plej taŭga defendo de Kanado kontraŭ radikaligo, estas ĝia saĝeco, humaneco kaj akceptemo de ĉiuj kulturoj. Niaj valoroj kaj reasertado de tiuj ĉi, neniam estis pli gravaj ol hodiaŭ.

http://www.courrierinternational.com/article/discrimination-les-actes-islamophobes-en-hausse-jusquau-canada

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }