Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 novembre 2015 2 10 /11 /novembre /2015 21:35
Foto Darrin Zammit Lupi / Reuters
Foto Darrin Zammit Lupi / Reuters

10/11/2015

Granda enketo de la ĵurnalo The Guardian montras kiamaniere la sektoro de fiŝkaptado en Irlando uzadas eksterlandajn laboristojn ekspluatatajn en kondiĉoj proksimaj de sklaveco.

La atestoj kolektitaj de "The Guardian" estas samtempe nerefuteblaj kaj anonimaj. Longa enketo de la brita ĵurnalo studis la dungajn retojn tra la mondo por provizi ege malmultekostajn laboristojn al la irlandaj trolŝipoj. Kaj la bilanco estas terura. La salajruloj ricevas duonon el la irlanda salajro.

Manko en la internacia leĝaro

La laborkondiĉoj respektas neniun validan normon en Irlando. Kaj ĉefe, la dungintoj uzadas dungajn retojn tute kontraŭleĝajn en la tuta mondo.

La ĵurnalo precizigas, ke ĉiuj atestoj estis anonime kolektitaj, ĉar la salajruloj timas reprezaliojn fare de tio, kio aperas kiel veraj mafiaj retoj.

Tiuj retoj uzadas mankon en la internacia leĝaro. Tiu ĉi ebligas 48-horan restadon de dungito sur ŝipo, kiu operacias en la internacia akvoareo sen la laborpermesilo de la trapasita lando, sed nur kontrakto kun ŝipkompanio. Tiel, proprietuloj de irlandaj trolŝipoj povas dungi maristojn en la tuta mondo, sub kontrakto nekonforma kun la brita laborleĝaro.

Abraham Okoh, ganaano, rakontas en la ĵurnalo kiel li estis dungita en Akro, ĉefurbo de Ganao. Ili promesis al li kontrakton sur irlanda fiŝkapta ŝipo. Li devis aliri la flughavenon Heathrow en Londono, poste uzi buson por atingi la registrohavenon, kie troviĝas lia postenŝipo. Kaj tie, Abraham ekkonsciis, ke la veraj laborkondiĉoj ne konformiĝas kun tiuj, kiuj estis priskribitaj al li dum la subskribo de la kontrakto. « Ili laborigis nin konstante. Mi kelkafoje laboradis 48 horojn sen dormo ». Ĉe la ŝiphaltejo, li ne rajtas elŝipiĝi. Li havas neniun ripoztagon. Kaj li ekkonscias, ke li ricevas nur duonon el la salajro gajnita de la Irlandanoj por la sama laboro.

Irlando : trolŝipoj ekspluatas migrantojn kvazaŭ-sklavojn

La « International Transport Federation » alarmis ekde 2008.

Ankaŭ Demi Omol atestas en la ĵurnalo "Guardian" pri siaj kondiĉoj de dungado kaj laboro. Li estas filipinano. « En Manilo, mi laboris kiel ŝoforo de triciklo. Mi mongajnis po 3 eŭrojn tage ». Li do rapide akceptis labori sur irlanda trolŝipo. Sed alveninte surloken li rapide elreviĝis kaj ekkonsciis pri la kontraŭleĝeco de la kontrakto, kiu ligas lin al lia dunginto, aparte la ŝuldo, kion tiu ĉi postulis por pagi lian vojaĝon de Filipinoj ĝis Britio.

La « International Transport Federation » alarmis en 2008 pri tiuj praktikoj ne konformaj kun la internaciaj rajtoj. Ĝi alarmis pri la fakto, ke la irlanda registaro preferas ignori tiujn praktikojn ne akordigeblajn kun la juro.

http://www.lefigaro.fr/international/2015/11/10/01003-20151110ARTFIG00009-des-chalutiers-irlandais-exploitent-des-migrants-quasi-esclaves.php

https://www.youtube.com/watch?v=7VaG9fjIDXk

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }