19/11/2015
Bahareh Hedayat estas irana aktivulino por la rajtoj de studentoj kaj virinoj. Ŝi ankaŭ estas membro de la kampanjo « Miliono da subskriboj » kiu luktas por ĉesigi la leĝajn diskriminaciojn kontraŭ la virinoj. Inter 2005 kaj 2007, ŝi estis sekretariino de la Virina Komisiono de la "Buroo por Plifortigo de Unio" (Daftar-e Tahkim-e Vahdat), plej granda studenta organizaĵo en Irano. Pli poste, ŝi fariĝis la sola elektita virino, kiu laboris en la administracia konsilio de tiu organizaĵo .
Ŝi estas arbitre malliberigita de la 31a de decembro 2009.
Bahareh Hedayat, plurfoje arestita dum manifestacioj, estis kondamnita je dek jaroj da malliberejo pro « disvastigo de propagando kontraŭ la Ŝtato », akuzo bazita sur interparoladoj kun fremdaj amaskomunikiloj, « atenco kontraŭ publika ordo » pro partopreno al kontraŭleĝaj kolektiĝoj, « insultoj kontraŭ la estro kaj la prezidento » kaj « ago kontraŭ nacia sekureco ».
La rifuzo de medicinaj flegadoj kaj traktadoj, pri kio ŝi suferas, povus fari ŝin sterila.
Bahareh Hedayat estas laŭreato de la premio pri homaj rajtoj de Eldelstam (Svedio) en 2010.
« Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide ŝi eliros. »