Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2015 7 22 /11 /novembre /2015 20:49
Strato de Silvano, sude de Turkio, post kolizioj inter kurdaj aktivuloj kaj turkaj fortoj, la 10an de novembro 2015 (AFP/ILYAS AKENGIN)
Strato de Silvano, sude de Turkio, post kolizioj inter kurdaj aktivuloj kaj turkaj fortoj, la 10an de novembro 2015 (AFP/ILYAS AKENGIN)

22/11/2015

La turka aviadilaro efektivigis dum la nokto de vendredo al sabato plian serion da aerbombadoj kontraŭ ribelaj celoj de la "Partio de la laboristoj de Kurdio" (PKK) sud-oriente de Turkio kaj norde de Irako, anoncis la stabo.

Tiu operaco celis logistikajn deponejojn kaj ŝirmejojn en la sektoroj Zap, Avasin-Baysan, Hakur kaj Kandil, en la nordaj montoj de Irako, kie la PKK disponas pri multaj sekurecaj bazoj, precizigis la militista stabo en deklaracio publikigita en ties retpaĝaro.

Ribelaj celoj estis tuŝitaj ankaŭ en la turka provinco Sirnak (sud-oriente), tutproksime de Sirio kaj Irako.

Post pli ol du jaroj da pafĉesigo, la bataloj rekomencis pasintan someron inter la turkaj sekurecaj fortoj kaj la PKK sud-oriente de la lando, plimulte loĝata de kurdoj.

Tiuj alfrontiĝoj signas finon de la pacaj intertraktadoj komencitaj en 2012 inter la islama-konservativa registaro de Ankaro kaj la ribeluloj, kiuj celis haltigon de la konflikto. Tiu ĉi okazigis pli ol 40.000 mortintojn de post 1984.

Irako - Turkio : plia serio da turkaj aerbombadoj kontraŭ la kurdaj fortoj

De la fino de julio, perfortaj bataloj kontraŭstarigas junajn simpatiantojn de la ribela kaŭzo al la policaj fortoj kaj la armeo, en multaj sud-orientaj urboj, submetitaj fare de la aŭtoritatoj al strikta elirmalpermeso, okazigante civilajn viktimojn.

Fortigita de la venko de lia partio ĉe la deputitaj balotoj je la 1a de novembro, la prezidento Recep Tayyip Erdogan promesis pluadon de la militistaj operacoj « ĝis kiam la terorisma organizaĵo forlasos la turkan teritorion kaj rezignu pri armiloj ».

http://www.lamontagne.fr/page-10/france-monde/actualites/a-la-une/international/2015/11/21/nouvelle-serie-de-frappes-aeriennes-turques-contre-le-pkk-en-turquie-et-en-irak_11673768.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }