15/11/2015
Centoj da kurdaj batalantoj eniris en Sinjaron. Konkerita antaŭ pli ol jaro de la grupo Islama ŝtato, tiu urbo norde de Irako estis reakirita ĉi-vendredon de la Peŝmergoj. Grava simbola kaj strategia venko.
Sinjaro estas ŝlosita loko situanta apud la siria landlimo, sur vojo kie la ĝihadistoj de IŜ cirkuligas siajn materialon kaj trupojn inter Irako kaj Sirio.
La kurda televido elsendis tiujn bildojn ene de la urbo. Laŭ la sekureca konsilio de Iraka Kurdio, pluraj strategiaj lokoj estis jam sekurigitaj. La celo estas nun neŭtraligi la lastajn restantajn ribelulojn, kaj starigi senarmigan areon por protekti la loĝantojn.
Miloj da Peŝmergoj lanĉis ĵaŭdon la ofensivon. Ili estis helpataj de atakoj de la koalicio kondukita de Usono. Ĉe iliaj flankoj, ankaŭ ĉeestas la jezidaj batalantoj. Tiu religia malplimulto aparte suferis de la ekscesoj plenumitaj de la aktivuloj de la Islama ŝtato, dum la konkero de la urbo en aŭgusto 2014.
http://fr.euronews.com/2015/11/13/irak-les-peshmergas-reprennent-sinjar-a-l-ei/