Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 novembre 2015 5 13 /11 /novembre /2015 10:46
Indonezio : la lando kaj ties orangutanoj brulas en plena indiferenteco

13/11/2015

La lando frontas senprecedencan ekologian katastrofon, kiu tuŝas la loĝantojn, samgrade ol la ekosistemon.

De julio, pluraj dekoj da mortintoj estis censitaj. Pro nekontrolebla fajro, kiu detruadas Indonezion, ties loĝantaron, kulturojn kaj ankaŭ ties speciojn, raportas The Guardian.

Tiu fajro estas la rezulto de du kunigitaj fenomenoj. La unua estas la tekniko de kulturo per bruligado.

Tiu tekniko estas uzata de entreprenoj kaj individuoj por kulturo de palmoleo, kaj konsistas en flamigado de la grundo por fekundigi kaj kulturebligi la tropikajn areojn de la lando. La fajro estas supozata malkreski per si mem novembre, dank’ al komenco de la musono, sed ĉi-jare, la klimata fenomeno El Ninjo, varma marfluado, estis aparte impona kaj origine de sekeco, nutrante la fajron.

La incendioj furiozas en la preskaŭ tuta lando, kaj ofte malhelpas vidi pli ol tridek metrojn antaŭen. Ekzemple, dum la tri pasintaj semajnoj, la fajro ellasis pli da Karbona duoksido (CO2) ol tuta Germanio dum jaro.

Indonezio : la lando kaj ties orangutanoj brulas en plena indiferenteco

Specioj minacitaj je malapero

Tutaj provincoj estas cindrigitaj, kaj pluraj endemiaj specioj estas minacitaj je malapero. En 1997, simila incendio mortigis pli ol 10000 infanojn pro pulmokomplikaĵoj. Ĉi-foje, laŭ "The Guardian", la bilanco ŝajne estas pli grava. La deputitoj de la parlamento de Kalimatano (indonezia parto de Borneo) eĉ devis surhavi maskojn dum aŭdienco pro la fumo. Ankaŭ la aertrafiko de Tajlando kaj Malajzio estas ĝenataj.

Raraj bestoj kiel nebulaj neofelisoj, malajaj ursoj, sumatraj tigroj, kaj ankaŭ la orangutanoj estas pli ol nur minacitaj de la fajroj : krom detruado de iliaj naturaj loĝlokoj, ili ankaŭ estas sufokitaj de la fumoj. Espereble, Indonezio kaj ties arbaraj fajroj, kiuj ellasas egan kvanton da forcejefika gaso, estos serioze elvokitaj dum la COP21-debatoj.

http://www.slate.fr/story/109333/indonesie-orangs-outans-incendies-indifference

https://www.youtube.com/watch?v=ZRoiaRK_waE

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }