03/11/2015
En Grekio, preskaŭ neniu ŝipo funkciis ĉi-mardon. La 15000 grekaj maristoj komencis strikon lundon 2an de novembro. Ili protestas kontraŭ la projekto de reformo petata de la kreditoroj de la lando pri ilia emerita sistemo kaj la liberigo de ilia profesio. Kiel ekzemple la privatigo de la havenoj en Pireo kaj Tesaloniko. Lundon, la greka federacio de maristoj sensukcese renkontis la ministron pri Ŝiparo en Pireo.
En Pireo, la pramŝipoj estas bonorde vicigitaj laŭlonge de la kajoj. Ili ne moviĝos antaŭ merkredon vespere. Nikos Lemonis estas eks-maristo. Aĝa je 71 jaroj, li venis manifestacii kontraŭ la distranĉoj en ilia pensio : « Ni ne volas tion, ni laboris enmare, ni pergajnis nian vivon kaj tiuj ŝtelistaj politikuloj de Pasok aŭ de Nova Demokratio, hodiaŭ Syriza, distranĉas niajn pensiojn. » Li timas, ke lia pensio eĉ ne atingos po 1000 eŭrojn monate, dum ankaŭ lia edzino vivtenas sin per ĝi.
Migrada premo en la insuloj
La maristoj sin deklaras decidemaj. Sed laŭ Antonis Dalakogiorgos, prezidanto de la nacia sindikato de la komerca ŝiparo, la agadkapablo estas limigita : « Unu plian fojon, ni konstatas ke la registaro engaĝiĝis, do submetiĝis al siaj engaĝiĝoj al memorando, kion ĝi sekvas, aplikas kaj efektivigas. »
La registaro, siaflanke, opinias ke ĝi plu povas intertrakti pri kelkaj temoj kun siaj kreditoroj. Tamen, la insulaj loĝantoj ne havas aliron al la ŝipoj, samkiel la rifuĝintoj. La maristoj tamen akceptis, ke pramŝipo cirkulu por helpi la insulojn plej tuŝatajn de la migrada krizo.
http://www.rfi.fr/europe/20151103-grece-reforme-retraites-greve-48h-marins-ferries