Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2015 5 27 /11 /novembre /2015 08:15
Francio pretas malobservi la homajn rajtojn

27/11/2015

Kadre de urĝa stato, Francio sendis leteron al la Eŭropa Konsilio avertante, ke ĝi povos malobservi la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj.

Tio kontraŭdiras ĝiajn valorojn kaj historion. En kunteksto plu markita de emocio, kaj dum ceremonio de nacia funebro okazas omaĝe al la viktimoj de la atencoj de la 13a de novembro, Francio oficiale indikis, ke ĝi povos malobservi la Eŭropan konvencion pri Homaj Rajtoj kadre de la urĝa stato. La Eŭropa konsilio atestas pri tio en artikolo publikigita « Francio informas la Ĝeneralan Sekretarion pri sia decido malrespekti la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj laŭ apliko de ties artikolo 15 », kaj disponebla en ĝia retpaĝaro. .

Leĝa escepto

« La francaj aŭtoritatoj informis la Ĝeneralan sekretarion de la Eŭropa Konsilio pri kelkaj aranĝoj starigitaj kadre de la urĝa stato […], aranĝoj, kiuj povos necesigi esceptojn koncerne rajtojn garantiatajn de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj », legeblas en la artikolo. Francio baziĝas sur la artikolo 15 de la Eŭropa konvencio kiu indikas, ke escepto eblas « okaze de milito aŭ alia publika danĝero minacanta la nacian vivon ».

Pere de tiu demarŝo, la franca registaro antaŭgardas sin kontraŭ eventuala proceso ĉe la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj (EKHR).

Ratifenda escepto

Tamen, nura elvoko de la artikolo 15 ne sufiĉas por ties aplikado. La Eŭropa konsilio kaj la EKHR devas nun kontroli la konformecon de la escepto postulata de Francio, kiu ne povas kontraŭdiri aliajn artikolojn koncerne rajton al vivo (Art. 2), malpermeson de torturo (Art.3), malpermeson de sklaveco (Art.4 paragrafo 1), aŭ principon de leĝeco de punoj (Art. 7).

Kiel indikita en la artikolo de la Eŭropa konsilio, « aliaj membro-Ŝtatoj pasintece utiligis tiun rajton », kiel Unuiĝinta Reĝlando en 2004 aŭ Irlando en 1957 kaj 1970.

http://www.itele.fr/france/video/la-france-prete-a-enfreindre-les-droits-de-lhomme-144913

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }