07/11/2015
Manifestacio de la partio Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj, kontraŭ la « amasa enmigrado », organizita ĉi-sabate proksime de la cirko Romanès, maltrankviligas ties fondintojn Délia et Alexandre. (LP/J.D.)
« Mi timas ilian revenon », konfidas Délia Romanès, kiu gvidas kun sia edzo la ciganan cirkon instalitan de junio apud la porte Maillot (XVIe). Ĉi-sabate, je la 3a horo posttagmeze, la partio "Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj" (Siel), proksime de la Nacia Fronto, organizas je kelkaj centoj da metroj for, antaŭ la hungara ambasadejo, « manifestacion kontraŭ amasa enmigrado » kaj subtene al la hungara prezidento Viktor Orban.
La 24an de septembro, la "Siel" kolektis kun tiu sama agadvorto, 1000 personojn antaŭ la germana ambasadejo, tuj kontraŭ la kapitelo de la Romanès.
« Ili restis ĝis noktomezo kaj blokis la alirejojn al la cirko. Ĉeestis razkapuloj, kontraŭ-romaaj sloganoj : Tio estis terura » asertas Délia Romanès.
(…)
Streĉa kunteksto
La cirko alvokas ĉi-sabaton je la 3a horo posttagmeze al « granda civitana kolektiĝo » por « defendi arton kaj kulturon ».
Tiu manifestacio okazas en streĉa kunteksto por la cirko, kiu suferis en septembro kaj oktobro pri ŝteloj kaj ripetitaj difektaĵoj.
(…)