04/11/2015
Preskaŭ cent komunumaj organismoj fermis siajn pordojn lundon kaj mardon, por protesti kontraŭ financa malstabileco.
La strikmovado tuŝas ĉiujn regionojn de Kebekio, kaj diversaj manifestacioj okazis por atentigi pri ilia sub-financado, taksita je 265 milionoj da dolaroj. Multaj organismoj eĉ timas malaperi. Entute, en Kebekio, 1300 organismoj partoprenas la movadon.
« Ni estas tie, kiel reprezentantoj de la strikanta komunuma medio defende al rajtoj. Ni havas depostulojn pri nia agnosko kaj akiro de taŭga financado. Ni volas, ke niaj protokoloj estu subskribitaj », eksplikas unu el la manifestaciantoj, Line Lecours.
Pasintjare, la financaj helpoj pasis de 3 jaroj al 18 monatoj, kaj la venontaj finiĝas printempe.
Lundon, « solidara karavano » traveturis la stratojn de Sherbrooke por veki intereson de la loĝantoj pri la depostuloj de la komunumaj organismoj.
La komunumaj organismoj estas ĉie en Kebekio. Ili ĉefe helpas junulojn, plejaĝulojn, handikapitojn, do la plej malriĉajn. Sed ilia plua vivo ne certas.
Nun, la averaĝa jara financado de komunuma organismo ĉirkaŭas 50.000 dolarojn. Krom plibonigo de la financado, multaj el tiuj organismoj povus malaperi venontjare.
Ankaŭ en Centro-De-Kebekio
En Centro-de-Kebekio kaj Maŭricio, 162 komunumaj organismoj kaj grupoj fermis siajn pordojn por protesti kontraŭ la financa malstabileco.
Tiuj depostuloj okazas, dum la dungitoj de la publika funkcio petas de la registaro, ke ĝi faru salajran strebon. En tiu kunteksto, la komunuma medio povus pli peni por akiri sukceson.