Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 novembre 2015 2 03 /11 /novembre /2015 13:51
La Ĵumaoj lanĉis peticion por atentigi pri la situacio en "Chittagong Hill Tracts"
La Ĵumaoj lanĉis peticion por atentigi pri la situacio en "Chittagong Hill Tracts"

03/11/2015

Peticio: http://peaceforjummas.wesign.it/fr

Dek ok jarojn post subskribo de historia Pac-akordo inter la bangladeŝa registaro kaj la "Ĵumaoj", murdoj, seksatencoj, torturo, arbitraj arestadoj kaj senposedigo de teroj daŭras en la regiono Chittagong Hill Tracts en Bangladeŝo.

En 1997, la bangladeŝa registaro promesis ĉesigi militizadon de la regiono, malkonstrui la provizorajn militkampejojn, kaj redoni la terojn senposedigitajn fare de la armeo kaj kolonianoj al la "Ĵumaoj". Tamen, tiuj promesoj ne estis respektataj.

Kvankam en tiu regiono, kiu plu restas militizita, militkampejoj ĉiam ekzistis, la armeo ne protektas la "Ĵumaojn". La soldatoj ne reagas, kiam la "Ĵumaoj" estas murditaj, kiam iliaj virinoj kaj junulinoj estas seksperfortitaj, kaj iliaj domoj incendiitaj de la kolonianoj. La akaparado de teroj fare de la kolonianoj kaj de la armeo daŭras.

Pridemandita pri la kreskado de perforto kontraŭ la junulinoj kaj virinoj de la regiono, la Ĵumaa aktivulo Subir Ĉakma deklaris : « Niaj filinoj kaj edzinoj ne estas en sekureco. Ili ne povas frekventi lernejojn, ili ne povas atingi la riveron por preni akvon aŭ bani sin, ili ne povas aliri stratbazaron aŭ arbaron, ili eĉ ne povas restadi hejme, ili ĉie estas seksperfortitaj ».

La regiono "Chittagong Hill Tracts" estas loĝata de dekunu indiĝenaj popoloj, konataj sub la nomo « Ĵumaoj », kiu referencas al ilia kompleksa kaj daŭra praktiko de agrikulturo bazita sur bruligado nomita « Ĵumo »

Tiujn pasintajn sesdek jarojn, centoj da miloj da kolonianoj estis enkondukitaj en la montetojn, devigante delokiĝon de la "Ĵumaoj" kaj submetante ilin al perforta represio.

Bangladeŝo : Malgraŭ la promesoj de la bangladeŝa registaro, la represio kontraŭ la Ĵumaoj daŭras

La "Ĵumaoj", subtenitaj de pli ol 40 NROj, inter kiuj "Survival International", lanĉis peticion en la celo altiri atenton pri la situacio en "Chittagong Hill Tracts". La peticio, kiu jam estis subskribita de pli ol 10.000 personoj en cento da landoj, admonas la bangladeŝan registaron ĉesigi la ekscesojn plenumitajn kontraŭ la "Ĵumaoj" kaj respekti la Pac-Akordon de 1997.

La "Ĵumaoj"ĉeestos en Parizo dum pluraj eventoj organizitaj okaze de la semajno pri internacia solidareco.

http://www.survivalfrance.org/actu/10971

https://www.youtube.com/watch?v=xUrwysxyWpI

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }