Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 novembre 2015 1 09 /11 /novembre /2015 18:06
Aŭstralio : Ribelo en detenloko por migrantoj

09/11/2015

Incendioj, rompado kaj difektado : kolera movado okazis dum la nokto de la 8a ĝis 9a de novembro en la detenloko sur Kristnaska Insulo, en aŭstralia teritorio, konata pro ties nehumanaj kondiĉoj, pri kiuj suferas la azilpetantoj.

Ĉi-lunde 9an de novembro posttagmeze (surloka horo) la provosoj de la detenloko por migrantoj sur Kristnaska insulo (150 kilometrojn nord-okcidente de Aŭstralio) ne ankoraŭ aŭdacis reveni al sia posteno, raportas The Guardian Australia.

Dum la nokto de dimanĉo ĝis lundo, la detenejo estis scenejo de perforta ribelo, kiu ŝajne komenciĝis per kolera movado de iranaj malliberuloj post la morto de iu el ili, kiu provis fuĝi.

Incendioj, muroj kaj bariloj detruitaj : la movado rapide disvastiĝis ĉar, laŭ malliberulo pridemandita de la ĵurnalo, « latenta streĉo ekzistis » inter kelkaj membroj de la personaro de Serco – privata entrepreno, kiu mastrumas la detenlokon por azilpetantoj je la nomo de la Aŭstralia ŝtato – kaj malliberuloj, ĉar « multaj el ili estis perforte traktitaj ».

La detenloko fariĝis « neeltenebla », atestis pluraj malliberuloj, kaj ĉiuj ŝajne timas la reprezaliojn, pri kiuj ili suferos fare de la urĝa skipo de Serco, ekde ĝia reveno.

Aŭstralio : Ribelo en detenloko por migrantoj

Longdaŭra kutimo

Kiel memorigis The Guardian pasintjare, « de 2009 la firmao Serco mastrumas 12 detenlokojn da migrantoj disigitajn sur la aŭstralia teritorio, kaj dungas 2000 personojn ». Ĝi estas vigle kritikata, interalie pro sia mastrumado de la detenloko sur Kristnaska insulo, kie la "aŭstralia komisiono pri homaj rajtoj" konstatis aĉajn higienajn kondiĉojn, kaj tre altan procenton da memkripligo.

Tiu procento eksplodis, precizigas la ĵurnalo, post decido de la registaro, dum somero 2014, ke ĉiuj azilpetoj devige okazos marvaste de la lando (Kristnaska Insulo estas « ekstera teritorio », dum la insulo Manuso, sur kiu estas alia detenloko, apartenas al Papuo-Nov-Gvineo).

Aŭstralio estis plurfoje rimarkita pro sia drastega migradpolitiko. Ĝi interalie akordiĝis kun Kamboĝo, en 2014, por resendi al ĝi, siajn migrantojn interŝanĝe kontraŭ monsumo, kaj dediĉas gravajn buĝetojn al malpersvadaj kampanjoj.

http://www.courrierinternational.com/article/australie-insurrection-dans-un-centre-de-retention-pour-migrants

https://www.youtube.com/watch?v=MrXHSwwHdZE

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }