07/11/2015
Pluraj dekoj da reprezentantoj de la civita socio esprimis sian « honton », vendredon dum manifestacio en Kabulo, post la ŝtonmortigo de virino pro « adulto », centre de Afganio, puno kiu estigis indignon en la lando.
« Kiel afganaj civitanoj, ni hontas pri tiu maljusto, koruptado kaj nesciado, kiu regas en nia socio », deklaris Humaira Saqib, aktivulino pri virinaj rajtoj, dum tiu kolektiĝo organizita tri tagojn post la elsendo de video, prezentita de la aŭtoritatoj, kiel tiu de la ŝtonumado de la juna Rokhsahana.
La afgana prezidento, Aŝraf Ghani, kiu faris de defendo de la virinaj rajtoj, unu el la prioritatoj de sia mandato, ordonis komencon de enketo pri tiu puno, kiun li kvalifikis kiel « ne islaman kaj kriman ».
La incidento memorigas la linĉadon en marto de alia junulino, Farkhunda, mortigita de homamaso kiu akuzis ŝin, malprave, ke ŝi bruligis ekzempleron de korano.
Tamen, « se la registaro vere punus la murdistojn de Farkhunda, tiu incidento neniam okazus », eksplikis Asar Hakimi, aktivulo pri individuaj rajtoj.
La kvar viroj agnoskitaj kiel kulpaj pri la murdo de Farkhunda, akiris nuligon de sia mortopuno, dum aŭdienco ĉi-somere. Ili estis kondamnitaj je punoj de 10 ĝis 20 jaroj da malliberejo.
La ŝtonumado de Rokhsahana okazis en la provinco Gor, centre de Afganio, lando kiu restas ege patriarka, 14 jarojn post la fino de la talibana reĝimo.
Laŭ Sima Joyenda, provinca guberniestrino, la viktimo, 20-jaraĝa, estis ŝtonmortigita fare de talibanoj, religiaj moŝtuloj kaj militĉefoj. Ŝi kontraŭvole edziniĝis kun viro, poste « fuĝis kun viro je sia aĝo », antaŭ ol esti kaptita, laŭ S-ino Joyenda.