/image%2F0553642%2F20211024%2Fob_43ec6a_image-0553642-20151112-ob-ace69b-afgan.jpg)
12/11/2015
Manifestacio kolektis nekutiman altan nombron da afganoj en Kabulo merkredon 11an de novembro 2015, por denunci la perfortojn suferitajn de la Hazaroj, ŝijaisma malplimulto, kiuj sin deklaras persekutitaj de la talibanaj ribeluloj, kaj ignorataj de la registaro.
La afgana polico pafis avertcele, kiam la manifestacio, kiu amasigis plurajn milojn da personoj, inter kiuj multaj "Hazaroj", proksimiĝis al la prezidentejo.
La manifestaciantoj ekiris trankvile de oriento de la afgana ĉefurbo, portantaj la ĉerkojn de sep "Hazaroj" senkapigitaj pasintsemajne sud-oriente de Afganio, murdoj kiuj povus esti kvalifitaj kiel militkrimoj laŭ "Unuiĝintaj Nacioj".
La protestantoj kriegis sloganojn malfavorajn al talibanoj, sed ankaŭ kontraŭ la prezidento Aŝraf Ghani kaj la ekzekutiva ĉefo Abdullah Abdullah, akuzataj pri nesufiĉa protekto de la "Hazaroj". « Ghani demision ! Abdullah demision ! », ili kriegis. Post viglegaj paroladoj, kelkaj manifestaciantoj, provis eskaladi ĉirkaŭmuron, laŭ la fotoj diskonigitaj de televido kaj sociaj retoj.
Sep personoj ŝajne vunditaj
Avertaj pafoj aŭdiĝis komence de posttagmezo, kaj « la manifestaciantoj estis disigitaj. Neniu estis vundita », laŭ Sayed Gul Agha Rohani, polica helpĉefo en Kabulo. Sed laŭ porparolanto de la Ministerio pri Sano, sep personoj estis vunditaj dum la manifestacio, el kiuj kelkaj « per kugloj ».
Kutime persekutitaj de la talibanoj, kiam ili regis en Kabulo (1996-2001), la "Hazaroj", rekoneblaj per iliaj aziaj trajtoj, reprezentas 10% el la afgana loĝantaro. Ili sin deklaras pli kaj pli vundeblaj fronte al la talibanaj ribeloj, kiuj plivastigas siajn insurekciajn bastionojn de Sudo kaj Oriento, al la Nordo de la lando antaŭe stabila.
/image%2F0553642%2F20211024%2Fob_ff499d_mapo.jpg)