/image%2F0553642%2F20151119%2Fob_d20672_protos.jpg)
19/11/2015
Okaze de la tutmonda neceseja tago de la 19a de novembro, la belga NRO Protos, aktiva en aliro al necesejoj en Afriko kaj Latin-Ameriko memorigas, ke 2,4 miliardoj da homoj ne havas aliron al veraj necesejoj en 2015.
« 2,4 miliardoj da homoj ne havas purajn necesejojn. Hodiaŭ, laŭ UN, 946 milionoj da homoj fekas plenaere, en boskoj, riveroj aŭ stratoj », eksplikas la NRO.
1000 infanoj mortas ĉiutage
« Manko de necesejoj aŭ latrinoj endanĝerigas la ŝancojn de pluvivado, sano, digneco kaj sekureco de la vundeblaj loĝantoj. Ĉiutage, 1000 infanoj aĝaj malpli ol 5 jaroj mortas pro sekvaĵoj de diareo, malsano kaŭzita pro manko de trinkebla akvo kaj higieno. Senigo de pura necesejo havas ankaŭ konsekvencojn en kreskado kaj scikapabla disvolvado de la infanoj », plu eksplikas Protos.