Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 octobre 2015 2 13 /10 /octobre /2015 20:22
Uzbekio : Azam Formonov, eks-direktoro de la regiona sekcio de Sirdarjo de la Societo de homaj rajtoj, arbitre enkarcerigita de aprilo 2006

13/10/2015

Azam Formonov estas defendanto de la bienaj rajtoj de la terkultivistoj, kaj pli ĝenerale de la ekonomiaj kaj sociaj rajtoj.

Li estis arestita la 29an de aprilo 2006 kaj de tiam arbitre malliberigita. Azam Formonov estas en reĝimo de strikta sekureco en la « Kolonio » 64/71 », punkolonio por religiaj malliberuloj. La Federacio de la Ligoj de homaj rajtoj eksciis, ke li estis torturita, draŝita kaj humiligita.

Arbritre akuzita pri « ĉantaĝa provo » kaj juĝita sen advokato el sia elekto, kaj eĉ sen nomita helpadvokato, li estis kondamnita la 15an de junio 2006 al 9 jaroj da malliberejo pro « montrudakiro »

15 tagojn antaŭ sia liberigo, Azam Formonov estis delokita, kaj novaj akuzoj pri « malobservado de la pundomaj reguloj » estis anoncitaj kontraŭ li. En majo 2015, li estis kondamnita al kvin jaroj da plia enkarcerigo.

Uzbekio : Azam Formonov, eks-direktoro de la regiona sekcio de Sirdarjo de la Societo de homaj rajtoj, arbitre enkarcerigita de aprilo 2006

Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide li eliros.

http://freedom-defenders.org/#defenders

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }