6/10/2015
Dekoj da miloj da manifestaciantoj defiladis dimanĉon sur la stratoj de Manĉestro. Reprezentanto de la intersindikato TUC asertis, ke partoprenis 60.000 manifestaciantoj en la defilado. La polico de Manĉestro ne komunikis ciferon.
La manifestacio, alvoke de la sindikatoj, denuncis la malkreskon de sociaj buĝetoj, la rigorecajn aranĝojn, la reformojn en la publika sansistemo aŭ la projekton pri strikrajto.
« Forĵetu la konservativulojn », « defiu ilin », sed ankaŭ « ne bombadu Sirion », tion, oni povis legi sur la afiŝtabuloj. Kelkaj elmontris medalojn omaĝe al de Jeremy Corbyn, la nova gvidanto de la "Labour", atendita lundon por debato pri poŝtaj servoj.
« Rigoreco estas tro drasta. Tion mi konstatas en mia propra sektoro. La buĝetaj tranĉadoj en ekologio estas tiel severaj, ke ni ne plu eĉ sukcesas plenumi nian protektan laboron pri naturmedio », deklaris James Penfold, 44-jaraĝa, kiu laboras en retraktado de nukleaj forĵetaĵoj.