
15/10/2015
La sindikatoj ŝanĝas la mondon! La Nobel-premio pri paco 2015 ĵus estis aljuĝita al kvaropo da organizaĵoj de la tunizia civitana socio, pro ties decidiga kontribuo al konstruado de demokratio post la araba printempo. La sindikata centralo TĜUL (Tuniza Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro) estas unu el ili.
Kvar tuniziaj organizaĵoj, la "TĜUL", la "tunizia Unio de industrio, komerco kaj metio", la "Tunizia Ligo pri homaj rajtoj", kaj la "Nacia Ordeno de la tuniziaj advokatoj", ricevos la Nobel-premion pri Paco 2015, ĉar ili lanĉis en 2013 «alternativan politikan procezon, pacan, en momento, kiam la lando riskis enlandan militon kaj kiu poste garantiis la fundamentajn rajtojn por la tuta loĝantaro», laŭ la komitato de la Nobel-premio pri paco.
Tahar Berberi, la ĝenerala sekretario de la "Ĝenerala Federacio de la metalurgio kaj elektroniko", aliĝinta al TĜUL, kaj kiu estas ankaŭ membro de la Ekzekutiva komitato de IndustriALL, komentas la novaĵon tiel :
«Ni estas profunde emociitaj kaj ege fieraj. Tiu Premio agnoskas la malfacilan taskon plenumitan ĝis nun, kaj donas esperon daŭrigi en tiu vojo. Ni dankas ĉiujn, kiuj subtenis nin, kaj ĉefe sindikatojn kiel IndustriALL».
Mi esperas, ke la Nobel-premio pri paco kunigos ĉiujn politikajn kaj sociajn rolulojn por labori kunkune al la nobla tasko, kiu konsistas en redaktado de demokratia konstitucio.

La Ĝenerala sekretario de IndustriALL, Jyrki Raina, deklaris siaflanke:
«Ni gratulas niajn tuniziajn kamaradojn por tio, kion ili faris favore al sia lando. Tiu mirinda anonco montras, ke la sindikatoj havas gravan rolon en starigo de demokratia kaj paca socio».
La 24an de decembro 2014, IndustriALL plenumis sian Ekzekutivan komitaton en Tunizo por esprimi sian subtenon al la demokratia evoluo de la lando, en kiu la sindikatoj ludas gravan rolon.
Invitita kiel ĉefa parolanto, Houcine Abassi, Ĝenerala sekretario de TĜUL, promesis defendi la progresojn akiritajn de la laboristoj kaj deklaris :
«La laboristoj estas esencaj en la batalo por demokratia Tunizio. La ĉeesto de IndustriALL en nia lando sendas fortikan subtenan mesaĝon por la agadoj, kiujn ili plenumas».
http://www.industriall-union.org/fr/lugtt-de-tunisie-recoit-le-prix-nobel-de-la-paix