Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 octobre 2015 6 24 /10 /octobre /2015 13:30
Svedio : Estonta centro por rifuĝintoj incendiita

24/10/2015

Konstruaĵo destinita al akcepto de sesdek azilpetantoj en Svedio estis detruita, dum la vendreda vespero 23a de oktobro, fare de incendio ŝajne memvola, indikis la polico.

En komunikaĵo, la policistoj eksplikis ke la fajrobrigadistoj, vokitaj vendredon vespere, estingis la fajron, kiu jam preskaŭ tute detruis tiun plu neloĝatan konstruaĵon, situantan en Eskilstuna, ĉirkaŭ 90 kilometrojn for de Stokholmo. La unuaj elementoj de la enketo kolektitaj surloke kondukis la policon komenci enketon pri memvola incendio.

Svedio : Estonta centro por rifuĝintoj incendiita

Deko da krimaj incendioj en 2015

Tiu ĉi ne estas la unua centro por rifuĝintoj incendiita en Svedio : deko da aliaj suferis la saman sorton de post la jarkomenco. Sed la polico indikas, ke neniu arestado okazis koncerne tiujn aferojn.

Svedio estas unu el la Eŭropaj landoj kiuj allogas la plej grandan nombron da rifuĝintoj. Ĝi antaŭvidas inter 140.000 kaj 190.000 azilpetantojn ĉi-jare, por loĝantaro de 9,8 milionoj da personoj.

Sed parto de la voĉdonantoj kontraŭas tiun enmigradon, kiel atestas la populareco de la Demokratoj de Svedio (ekstremdekstro) kiu petas fermadon de la landlimoj de Svedio.

Ĵaŭdon, junulo 21-jaraĝa kun ekstremdekstraj ideoj mortigis du personojn kaj vundis du aliajn, dum atako per sabro en lernejo situanta en kvartalo plimulte loĝata de migrantoj en la urbo Trollhättan, situanta sud-okcidente de Svedio.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2015/10/24/un-futur-centre-pour-refugies-incendie-en-suede_4796323_3214.html

https://www.youtube.com/watch?v=VImC5xe3-pc

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }