Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2015 4 01 /10 /octobre /2015 19:46
Sud-Afriko : miloj da manifestaciantoj kontraŭ koruptado

01/10/2015

Pluraj miloj da sud-Afrikanoj defiladis merkredon en Kaburbo kaj Pretorio por manifestacii kontraŭ koruptado, celante aparte la prezidenton Jacob Zuma kaj ties registaro.

La organizantoj de la manifestacio – NRO, sindikatoj, eklezioj – transmetis memorandon al la ministro pri Justico Jeff Radebe, antaŭ la prezidentejo en la sud-afrika ĉefurbo, dum sama marŝado disvolviĝis samtempe en Kaburbo, sidejo de la Parlamento.

« Ni, civitanoj kaj loĝantoj de Sud-Afriko kolektiĝas ĉi tie (…) por alparoli la registaron, kaj diri ke ni ne plu eltenas la koruptadon, kiu difektas nian ekonomion, detruas niajn laborpostenojn, ŝtelas la malriĉulojn kaj ŝancelas la bazojn de nia demokratio », indikis la NRO Unite Against Corruption, organizanto de la evento, en komunikaĵo.

La ministro pri Justico provis paroli antaŭ la prezidentejo, sed estis interrompita per huoj de la manifestaciantoj.

Julius Malema, la prezidanto de la opozicia partio de la "Batalantoj por Ekonomia Libereco" (EFF), interpelaciis Jacob Zuma-n, kies demision li petas : « La homoj venis ĉi tien, ĉar ili suferas pro koruptado. La prezidentejon, vi vidos en la televido », li ĵetdiris, estigante ridojn de la homamaso.

Sud-Afriko : miloj da manifestaciantoj kontraŭ koruptado

« Ni revenos la 14an de oktobro, la somero estos tumulta » daŭris Zwelinzima Vavi, ĝenerala eks-sekretario de la potenca sindikata centralo COSATU memorigante la novan marŝadon planitan de la sindikatoj post du semajnoj.

La marŝantoj, kiuj trairis la sud-afrikan ĉefurbon sub varmega suno, celis aparte la prezidenton Zuma-n, implikitan de monatoj en la skandalo pri renovigo de lia privata kampara rezidejo. Pretekste de laboroj pri sekureco, la fakturo de la laboroj atingis preskaŭ 20 milionojn da eŭroj.

http://www.slateafrique.com/618959/afrique-du-sud-des-milliers-de-manifestants-contre-la-corruption

https://www.youtube.com/watch?v=duFxyaMfAsA

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }