Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 octobre 2015 5 23 /10 /octobre /2015 17:18
Sud-Afriko : arestado de 30 studentoj post perfortaj manifestacioj

23/10/2015

Tridek studentoj estis arestitaj, ĉi-ĵaŭdon, en Sud-Afriko, post manifestacioj kaj bataloj kun policistoj ĉe la enirejo de la Parlamento en Kaburbo. Fronte al tiu perforto, la Prezidento Jacob Zuma anoncis, ke li renkontos, ĉi-vendrede, reprezentantojn de la studenta movado.

Tagon post la sturmo kontraŭ la Parlamento en Sud-Afriko fare de studentoj, la polico procedis, ĉi-ĵaŭdon 22an de oktobro 2015, al arestado de 30 studentoj post kolizioj kun policistoj, ĉe la enirejo de la instituto.

« Ili sendube estos persekutitaj pro kontraŭleĝa eniro kaj perforto sur la publika vojo », anoncis la polico, en komunikaĵo. « La maniero uzita de la studentoj, kiuj perforte eniris en la Parlamenton en Kaburbo, kaj la ŝajnaj difektoj plenumitaj kontraŭ veturilo estas maltrankviligaj. La sinteno de tiuj studentoj ne estas tolerebla kaj ĉiaokaze ne povas esti pardonata », opiniis la polico.

Sud-Afriko : arestado de 30 studentoj post perfortaj manifestacioj

Jacob Zuma interparolos, ĉi-vendrede, kun la respondeculoj de la universitatoj por diskuti pri la senelira situacio estigita de la plialtigo de lernejkostoj. « Gravas, ke ni laboru kunkune por trovi solvojn. Ĉiuj agnoskas ke la studentoj venintaj de malriĉa medio spertas malfacilaĵojn, kaj povas esti eksigitaj de la universitato », precizigis la Prezidento.

La studentoj manifestacias kontraŭ plialtigo de lernejkostoj planitaj ekde la jara universitata rekomenco. Ili timas ian socian apartismon ene de la sud-afrikaj universitatoj. Laŭ la manifestaciantoj, La plialtigo de la lernejkostoj en la universitato malhelpus la nigrajn studentojn, la plej malriĉajn, aliri al supera instruado.

http://www.afrik.com/afrique-du-sud-arrestation-de-30-etudiants-apres-de-violentes-manifestations

https://www.youtube.com/watch?v=o9aoK0IKMlQ

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }