31 octobre 2015
6
31
/10
/octobre
/2015
14:04
31/10/2015
Dum agitiĝas diplomatio, Sirianoj mortas.
Almenaŭ 91 personoj estis mortigitaj pasintan vendredon, el kiuj 17 infanoj. 59 personoj estis mortigitaj en siria stratbazaro. Obusoj kaj raketoj estis pafitaj fare de la reĝima armeo : pli ol 12 raketoj falis sur stratbazaron de Dumo, ribela domajno situanta oriente de Damasko.
Dumo, martira urbo estas unu el tiuj, kiuj plej suferis. La urbo sieĝita de pli ol du jaroj estas regule celo de la registaraj fortoj. 32 aliaj personoj, inter kiuj 12 infanoj, estis mortigitaj dum posttagmezo fare de atakoj kontraŭ la urbo Alepo, ĉu rusaj, ĉu siriaj aviadiloj?
neniammilitointerni
-
dans
Neniam milito inter ni