Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2015 4 01 /10 /octobre /2015 09:11
Foto MARTIN MEJIA, AP

01/10/2015

Viro mortis vendredon en kolizioj kun la polico sude de Peruo, laŭ kuracaj informfontoj. Li estas la kvara mortinto en du monatoj, de post la komenciĝo de manifestacioj kontraŭ la minprojekto Tia Maria.

«La 55-jaraĝa manifestacianto, jam senviva, estis kondukita al sanigejo», deklaris ĉe "radio RPP", la kuracisto Walter Vera, direktoro de la medicina centro de la provinco Islay.

Laŭ atestantoj, la viktimo mortis post ricevo de kuglo en la bruston. Tiu informo ne estis konfirmita de la lokaj aŭtoritatoj.

Vendredon, la manifestacioj okazigis ankaŭ sep vunditojn, kvar manifestaciantojn kaj tri policistojn, dum grupo da protestantoj provis sturmi la policejon de la urbo Cocachacra. Tie koncentriĝas la opozicia movado al la kupra minejo, projekto kondukita de "Southern Perú", filio de la meksika kompanio "Southern Copper".

La minkompanio petis trankvilon pasintsemajne, proponante dumonatan «paŭzon» por ĉesigi la dubojn ekzistantajn pri la projekto Tia Maria, forpuŝita de la loĝantaro de la regiono Islay, kiu sekvas ĝeneralan strikon de la 23a de marto, kaj kie la manifestacioj multobliĝas.

De post la lanĉado en 2009, la loĝantoj kontraŭas Tia Maria-n, projekto de 1,4 miliardo da dolaroj opiniante, ke ĝi malutilos al la surloka agrikulturo kaj medio.

La mastraro de la perua minsektoro deklaris sin favora al interrompo de la vasta projekto Tia Maria, kaj Eklezio proponis sian mediacion.

Post perfortaj incidentoj dum antaŭaj manifestacioj, milo da soldatoj estis deplojitaj en la provinco, kie troviĝas la konstruaĵo, cele al kontrolo de la situacio.

Peruo, kiu posedas gravajn naturajn riĉaĵojn en sia sub-grundo, estas la dua produktisto de kupro kaj kvina produktisto de oro en la mondo. Ĝia minsektoro estas konsiderata kiel unu el la plej viglaj sektoroj, kaj kiel piliero de ĝia ekonomio.

De pluraj monatoj tamen, la sociaj konfliktoj ĉirkaŭ minaj kaj petrolaj projektoj intensiĝas en la lando, estigante maltrankvilon de la politika klaso kaj de la industriaj sektoroj, kiuj timas por la investoj en tiu ŝlosil-sektoro de la landa ekonomio.

http://www.lapresse.ca/international/amerique-latine/201505/22/01-4871884-perou-quatrieme-mort-lors-de-manifestations-contre-un-projet-minier.php

https://www.youtube.com/watch?v=cDojkbr8Aq4

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }