Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2015 4 29 /10 /octobre /2015 10:02
Novembra numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

29/10/2015

Rompi la komunikilan seruronSerge HALIMI

MULTIĜAS la provoj rompi kun la novliberalaj politikoj. Post la greka sperto, la ne atendita elekto de s-ro Jeremy Corbyn en Britujo, morgaŭ eble la vekiĝo de Hispanujo ... Tiuj provoj ne ĉiam sukcesas, oni vidas tion en Ateno. Sed kelkaj el la obstakloj estas nun bone identigitaj : la financ-merkatoj, la multnaciaj entreprenoj, la not-agentejoj, la eŭrogrupo, la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Eŭropa Centra Banko (ECB), la germana monisma politiko kaj ĝiaj socialliberalaj helpantoj. La potenco (...)

http://eo.mondediplo.com/article2278.html

En Francujo, de la « krimo kontraŭ la ŝtato » ĝis la Veil-leĝo permesanta aborton - Sylvie Rosenberg-Reiner

Tio, kion mi rakontos estas aktivula sperto, kiun mi travivis kun tre forta engaĝiĝo, kaj sekve kun mia tuta subjektiveco. Oni ofte aŭdas, ke la liberaligo de kontraŭkoncipaj rimedoj kaj de aborto iras laŭ la « direkto de la historio ». Sed paroli pri kvazaŭ certa venko de niaj ideoj kaŝas la perfortecon de la ideologiaj luktoj, kiuj alfrontigis la subtenantojn de liberaj kaj senpagaj kontraŭkoncipo kaj aborto al ties kontraŭuloj. Oni neniam sufiĉe memorigos la indignigan sintenon de multaj hospitalaj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2283.html

Ekonomia kresko sen repaciĝo en Ebur-Bordo -Vladimir CAGNOLARI

Dum en la najbara Burkina Faso la ĝeneralaj elektoj devis esti prokrastitaj pro puĉo, Ebur- Bordo kviete preparas la prezidantan elekton de la 25-a de oktobro. Sed tiu kvieteco estas eble nur ŝajna. Ĉar la interna milito de 2002-2007, kaj la sanga konflikto, kiu alfrontigis la ŝtatestron Laurent Gbagbo al lia rivalo Alassane Ouattara en 2010-2011 postlasis spurojn. De sia alveno al la regposteno en 2011, la prezidanto Alassane Ouattara promesis remeti sian landon sur la vojon al « sojlolando ». (...)

http://eo.mondediplo.com/article2281.html

Lukto por la rajto aborti en Ĉilio - Miñano Julia_Pascual kaj Leila

La rajto al interrompo de gravedeco rezultas el akra lukto kaj de la engaĝiĝo de klera avangardo, kiel atestas la vojo de Sylvie Rosenberg-Reiner en Francujo. En Ĉilio, la socialista prezidantino Michelle Bachelet estas preparanta leĝon por ke aborto estu nepunebla en certaj dramecaj situacioj (seksperforto, misformigo de la bebo, ktp.) Sed la preparata leĝo lasas eksterleĝe dekmilojn da virinoj. « Mi estis dekkvarjara kaj tio estis somera amo. Mi ne konsciis, ke mi povas fariĝi graveda. » (...)

http://eo.mondediplo.com/article2282.html

Tio, kion kaŝas la financaj ektremoj - Michel AGLIETTA

Michel Aglietta DUM la sesio de sia centra komitato, en novembro 2013, la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) anoncis la direktivojn, kiuj difinos ĝiajn reformo-prioritatojn por dudekjara periodo. Tiuj estis aprobitaj de la Popola Nacia Asembleo en marto 2014. Ĉar ja, en Ĉinujo, la politikaj celoj estas gvidataj de longdaŭra vidado. La reformo de la ekonomio eniris en novan periodon, kiu verŝajne spertos tre gravajn ekonomiajn kaj sociajn transformojn. Ĝi disvolviĝas laŭ kvinjaraj fazoj, gvidataj de (...)

http://eo.mondediplo.com/article2280.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }