25/10/2015
Surdigaj grenadoj, plorigaj gasoj, policaj sturmoj : sabaton, la registaro de Montenegro elektis subpremi perforte manifestacion de opozicio, kiu postulis demision de la Ĉefministro Milo Đukanovic, kaj organizado de balotoj « liberaj kaj demokratiaj »
Peza odoro de plorigaj gasoj kaj fumoj ŝvebis sabaton vespere en la stratoj de la centro de Podgorico, ĉefurbo de Montenegro. Je la 22a horo, la polico perforte disigis la 8000 personojn, kiuj respondis al alvoko de opoziciaj partioj por postuli formadon de registaro je nacia unio, kaj starigon de « anticipaj balotoj, liberaj kaj demokratiaj ». Por la tria fojo en unu semajno, la opozicio surstratiĝis. La deputitaj balotoj estas planitaj komence de la jaro 2016.
Kelkaj manifestaciantoj ŝajne provis eniri en la Parlamenton, vigle prigarditan de la speciala polico. La kolektiĝo tamen komenciĝis trankvile, placo de la Respubliko. Flagoj el ĉiuj naciaj komunumoj de la lando - montenegraj, serbaj, sed ankaŭ bosnaj – ŝvebis en la homamaso. La estroj de pluraj opoziciaj partioj fiksis limdaton por la demisio de Milo Đukanovic, ĉe la montenegra potenco de 1991.
La Ĉefministro elektis perforton kiel respondon. Ĉirkaŭ la 23a horo, alfrontiĝoj plu daŭris en kelkaj kvartaloj. Arestadoj okazis kaj la malsanulejoj de la urbo akceptis multajn vunditojn. La lukto inter registaro kaj opozicio sendube daŭros en la venontaj tagoj.