/image%2F0553642%2F20151004%2Fob_83e6b0_montrealo.jpg)
05/10/2015
Dekoj da miloj da laboristoj surstratiĝis en Montrealo sabaton por manifesti sian « incitiĝon » kaj denunci la « neagadon » de la registaro Couillard en la intertraktadoj por renovigo de la kolektivaj konvencioj.
« La formadoj estas malpli kaj malpli enhavriĉaj. Pro la manko de servoj, la diplomoj ne plu valoros same kiel antaŭe. Ni ne deziras konfesi tion, sed tio estas la vero », eksplikis André Poulin, prezidanto de la sindikato de docentoj en la Universitato de Sherbrooke.
Laŭ la organizantoj, 150.000 laboristoj de la publika servo, kiuj intratraktadas de pli ol jaro kun la registaro manifestaciis vendredon en la celo denunci la « ofendajn » salajrajn proponojn kaj la buĝetajn detranĉaĵojn.
Per siaj afiŝtabuloj kaj trumpetoj, la manifestaciantoj venintaj de tuta Kebekio estis akceptitaj en festa etoso de la sindikataj centraloj, kiuj konstituas la "Komunan fronton", t.e la "Konfederacio de naciaj sindikatoj" (CSN), la "Federacio de gelaboristoj de Kebekio" (FTQ) kaj la "Intersindikata sekretario de la publikaj servoj" (SISP)