
27/10/2015
La indiĝenaj virinoj riskas perforton, trioble pli altan ol la aliaj Kanadaninoj. ili estas superreprezentitaj inter la virinoj malaperintaj kaj murditaj en la lando. En 2014, estis sciate, ke ilia nombro - 1186 en 30 jaroj – superas la antaŭajn taksadojn, kiuj ĉirkaŭis 600.
Multaj voĉoj postulas nacian enketan komisionon pri tio, kion ili konsideras kiel sociologian fenomenon, sed ke la federala registaro konsideras kiel krimojn, kiujn publika enketo ne solvos.
De post somere 2012, la Asembleo de la Unuaj Nacioj, aliaj indiĝenaj organizaĵoj, provincaj kaj teritoriaj ĉefministroj pri individuaj rajtoj, Human Rights Watch kaj speciala raportisto de UN, postulas nacian enketan komisionon pri la demando. Komisiono je vasta kaj difinita mandato, sed kiu ĉefe, ebligus al la familioj de viktimoj, kaj ties komunumoj, atesti pri la perdo de kara estulo, de la diskriminacio kies viktimoj ili estas fare de policistoj, aŭ de la sociaj problemoj kiuj suferigas ilin.

Tamen, la ideo ne atingas la orelojn de la federala registaro kiu, kiel la asocio de la policaj ĉefoj, opinias ke la nombro de studaĵoj sufiĉas, kaj ke venis la tempo agadi. Eĉ la viro, kiu prezidis la ununuran komisionon de provinca enketo, kiu traktis la temon, malkonsilas tiun nacinivelan enketon. La federalaj aŭtoritatoj substrekas sian strebojn por redukti krimokvanton kaj viktimigon. Ĝi antaŭvidas investadon de 25 milionoj da dolaroj laŭ kvin jaroj, en diversaj programoj por haltigi perforton kontraŭ la indiĝenaj virinoj. Ĝi tiel ebligas estontan nacian rondotablon.