Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2015 5 16 /10 /octobre /2015 14:10
Post la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, ĉiuj reaktoroj de la arkipelago estis iom post iom haltigitaj. Tiu de Sendajo, ĉi tie sur la bildo refunkcios. Foto : Keystone
Post la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, ĉiuj reaktoroj de la arkipelago estis iom post iom haltigitaj. Tiu de Sendajo, ĉi tie sur la bildo refunkcios. Foto : Keystone

16/10/2015

Pli ol kvar jaroj post la akcidento de Fukuŝimo, nuklea reaktoro estis refunkciigita la 15an de oktobro en la centralo de Sendajo, sud-okcidente de Japanio. Ĝi estas la dua refunkcianta reaktoro de post la interrompa produktado de tiu energio.

La energiisto Kyushu Electric Power Co. (Kepco) indikis, ke ĝi reaktivigis ĉi 15an de oktobro, je la surloka 10a horo kaj duono, la duan reaktoron de la centralo de Sendajo. Ties komerca ekspluatado estas planita mez-novembre.

Tiu operacio intervenas ĉirkaŭ du monatojn post refunkciado de unua reaktoro de tiu nuklea centralo, « nome de tio, kion la Ĉefministro Ŝinzo Abe nomas "plej striktaj sekurecaj reguloj en la mondo", efektivigitaj post la katastrofo de Fukuŝimo », skribas Asia Nikkei.

La forta tertremo sekvata de la cunamo de la 11a de marto 2011, kiu estigis la plej teruran nuklean katastrofon de post Ĉernobilo en 1986, kondukis la landon al iompostioma interrompo de siaj reaktoroj. La refunkciado de Sendajo 1 kaj 2 signifas revenon de Japanio al nuklea energio.

« La registaro antaŭvidas uzadon de nuklea energio por produkti 20 ĝis 22% el la tuta landa elektro-konsumado antaŭ fine de la jaro 2030, aldonas la japana angloskribata retpaĝaro, kontraŭ 30% antaŭ la katastrofo, kaj spite la amasan opozicion de la loĝantaro kontraŭ refunkciado de la nukleaj centraloj. »

Pluraj miloj da manifestaciantoj marŝadis ĉi-semajne en la najbara urbo Kagoŝimo por kontraŭi la refunkciadon de tiu reaktoro.

https://www.youtube.com/watch?v=0IM-aPZz3mM

Japanio : kontraŭ la deziro de la japanoj, Tokio refunkciigas duan nuklean reaktoron

« La refunkciado de Sendajo 2 submetas la publikon al netolerebla kaj senutila risko », reagis Mamoru Sekiguĉi, kontraŭnuklea aktivulo de Greenpeace, citita de la svislanda ĵurnalo La Tribune de Genève.

« Prefere ol endanĝerigi la japanajn civitanojn per danĝera kaj eksmoda energio, la registaro devus lanĉi politikojn, kiuj ebligas transiradon al renoviĝantaj energioj, sekuraj kaj puraj », li indikis al la brita ĵurnalo The Guardian.

http://www.courrierinternational.com/article/japon-contre-lavis-des-japonais-tokyo-redemarre-un-second-reacteur-nucleaire

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }