Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2015 1 19 /10 /octobre /2015 20:33
Italio : senkulpigita, Erri de Luca promesas plu esprimiĝi

19/10/2015

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/09/italio-rapidtrajno-liono-torino-ok-monatojn-da-malliberejo-kontrau-la-verkisto-erri-de-luca.html

La verkisto estis senkulpigita pri la akuzo de instigo al sabotado, post siaj diroj kontraŭ la konstruaĵo de fervoja linio inter Liono kaj Torino. Ok monatojn da senkondiĉa malliberejo estis petitaj.

Erri de Luca estis senkulpigita. Dum la proceso, kiu disvolviĝis en Torino, la akuzo de « instigado al sabotado » estis forpuŝita. La verkisto estis persekutita pro kelkaj el siaj diroj pri la projekto de rapidtrajno (TAV) de la linio Liono-Torino, kiu trairas la Valon de Suso, projekto kontraŭita de jardekoj, kaj pri kio la verkisto diris ke ĝi devas esti « sabotata ». « Mi refariĝas civitano kiel ĉiuj aliaj », komentis De Luca post la decido, kiu estis ricevita en la tribunalo per multaj aplaŭdoj, « mi desupras de la podio, sur kio oni hisis min malgraŭ mia volo. Sed mi plu uzados la vortaron por esprimi miajn konvinkojn. Ĉiaokaze, tio estas bona novaĵo por tiu lando ».

http://www.liberation.fr/planete/2015/10/19/acquitte-erri-de-luca-promet-de-continuer-a-s-xprimer_1407335

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }