Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 octobre 2015 1 12 /10 /octobre /2015 17:28
Israelo : Neperforta manifestacio en Tel-Avivo : la partoprenantoj ne volas alian militon

12/10/2015

Ĉirkaŭ 150 manifestaciantoj partoprenis, pasintan vendredon tagmeze, al protesta manifestacio organizita de la "Fronto kontraŭ militisma eskalado" centre de Tel-Avivo post ĵusaj agresoj, kiuj okazigis viktimojn ambaŭflanke, kaj responde al la koloniisma politiko de la registaro.

La manifestaciantoj kriadis « Ne al la milito », « La bona solvo : Israelo kaj Palestino », « Dekstrularo ĉe la potenco, ne garantias sekurecon » kaj « Judoj kaj Araboj rifuzas malamikiĝi ».

En la manifestacio, ĉeestis membroj de la Kneset el Ĥadaŝ (komuna listo Ayman Odeh, Dov Hanin kaj Abdullah Abu Marouf. « Ni venis rompi la silenton kaj kriadi en ambaŭ lingvoj, ke alia politiko eblas », deklaris Ayman Odeh. « Nia celo estas ĉesigi la perfortan ciklon inter Judoj kaj Araboj. La plimulto deziras, ke ambaŭ popoloj vivu kunkune ».

La manifestaciantoj petis de la registaro, ke ĝi ĉesigu okupacion, kaj intertraktadu kun la palestinaj estroj. Dum la manifestacio, pluraj pasantoj esprimis sian subtenon, kaj neniuj perfortaj incidentoj okazis.

Inter la abomenaĵoj de tiuj pasintaj tagoj, estis grave kaj kuraĝige vidi Judojn kaj Arabojn kunkune sur la stratoj kriantaj, ke alia politiko ekzistas. Plu eblas vivi kunkune, se ni haltigas la okupacion.

Israelo : Neperforta manifestacio en Tel-Avivo : la partoprenantoj ne volas alian militon

2000 manifestaciantoj en Nazareto : ĉesigu la perfortan ciklon kaj la sangelverŝadon inter ambaŭ popoloj.

Pasintan sabaton, pli ol du mil manifestaciantoj, Araboj kaj Judoj, respondis la alvokon de la partio Hadash en Israelo, kaj partoprenis la manifestacion en Nazareto por protesti kontraŭ la militisma eskalado, kaj postuli ĉesigon de la okupacio kadre de pacisma solvo inter ambaŭ nacioj. La manifestaciantoj marŝadis tra la urbo-centro, petante de la registaro, ke ĝi tuj ĉesigu sian politikon kontraŭ la arabaj loĝantoj.

« Ni estas ĉi tie por kriadi kunkune, Araboj kaj Judoj, ke la registara politiko kontraŭ la arabaj loĝantoj devas ĉesi, ke ĝi forlasu la okupacion kaj la perfortan ciklon inter ambaŭ popoloj », deklaris Aida Touma-Suleiman.

Antaŭ la komenco de la manifestacio, busoj kiuj direktiĝis al Nazareto estis arestitaj de la polico. Post la mallonga manifestacio, alfrontiĝoj okazis inter junuloj kaj la polico en la urbaj ĉirkaŭaĵoj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }