Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 octobre 2015 4 22 /10 /octobre /2015 15:54
Statuo memore al infano mortigita de la nazioj en Babi Jar (Kievo), Ukrainio.
Statuo memore al infano mortigita de la nazioj en Babi Jar (Kievo), Ukrainio.

22/10/2015

La israela Ĉefministro estigis indignon, asertante ke la muftio de Jerusalemo konvinkis Hitleron pri ekstermo de la Judoj.

Adolfo Hitlero ne deziris ekstermi la Judojn : la granda "muftio de Jerusalemo" estis sia instiganto. Tiu absurda teorio ne troviĝas nek en komplotisma retpaĝo, nek en verkaĵoj de konata neadismulo, sed en parolado de Benjamino Netanjahu, la israela Ĉefministro, dum la 37-a cionisma kongreso.

Jen lia preciza deklaro :

« Hitlero ne deziris ekstermi la judojn [en 1941], li deziris elpeladi la Judojn. Kaj Haj Amin al-Husseini [la muftio de Jerusalemo] vizitis Hitleron kaj diris al li : Se vi elpeladas ilin, ili ĉiuj venos tien [en palestinon]. Do, kion vi deziras ke mi faru el ili ? Demandis Hitlero. Bruligu ilin, li respondis ».

Tiuj diroj incitis la tviteran aeron

Ne por la unua fojo, Netanjahu defendas tiun personan tezon pri la centra rolo ludita de la alta islama estro en Palestino sub brita mandato. En 2012, dum parolado en Parlamento, li jam diris ke la "muftio de Jerusalemo" estis « unu el la ĉefaj farintoj de la fina solvo », memorigas la ĵurnalo Haaretz. Laŭ li, la muftio instigis Hitleron al tiu direkto, pro timo ke la Judoj elpelitaj de la diktatoro venu en Palestinon. Tiu teorio estis forpuŝita de la plej agnoskitaj historiistoj pri Holokaŭsto.

« Danĝera mistordo de la historio »

Verko antaŭnelonge eldonita elmetas similan eksplikon, Nazis, Islamists, and the Making of the Modern Middle East, de Barry Rubin kaj Wolfgang G. Schwanitz. Sed eĉ tiuj aŭtoroj - kiuj starigas paralelon, same kiel Netanjahu, inter la sinteno de Organizaĵo por Liberigo de Palestino de Jaser Arafat kaj tiu de la "muftio de Jerusalemo" fronte al Hitlero – ne raportas tiun dialogon.

La gvidanto de la israela opozicio, Isaac Herzog, reagis kvalifante la dirojn de la Ĉefministro de « danĝera mistordo de la historio » kaj postulas klarigojn : « Mi petas de Netanjahu, ke li korektu (tiun deklaron) tuj, ĉar ĝi minimumigas Holokaŭston, naziismon kaj... la rolon de Hitlero en la terura katastrofo de nia popolo. »

Ankaŭ la ĉefo de la maldekstra partio "Meretz", Zehava Galon, reagis ironie : « Eble la 33 771 judoj murditaj en Babi Yar en septembro 1941 – du monatojn antaŭ la renkontiĝo inter la muftio kaj Hitlero – devus esti eltombigitaj kaj informitaj ke la nazioj ne deziris detruadi ilin. »

http://www.lesinrocks.com/2015/10/21/actualite/selon-netanyahu-hitler-ne-voulait-pas-exterminer-les-juifs-11782530/

https://www.youtube.com/watch?time_continue=4&v=-Ju1w-iDR0o

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }