Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 octobre 2015 7 18 /10 /octobre /2015 21:01
Irano : Reĝisoro riskas skurĝbatojn pro kisosceno

18/10/2015

Juna irana reĝisoro estis kondamnita je ses jaroj da malliberejo kaj 223 skurĝbatoj, pro atenco al sakralaj valoroj en siaj filmoj.

Keywan Karimi, deveninta de irana kurdio, estas interalie akuzita, ĉar li promociis en mallonga videofilmo, kontraŭleĝajn rilatojn pere de kisosceno. Laŭ la reĝisoro, tiu sceno ne eĉ estis filmita. « Li deziris filmi la scenon, sed rezignis, ĉar li ne akiris konsenton de la aktorino », eksplikis lia advokato, subskribante ke neeblas puni iun por io, kio ne okazis.

Karimi asertas ke fakte, ja la politika enhavo de liaj filmoj estas punita. La alia filmo akuzata, krom la videofilmeto, estas dokumenta filmo pri la iranaj grafitiistoj, « Skribi sur la urbo ». « Mi parolas pri la registaro, pri la socio, mi parolas pri la grafitioj, pri laboristo », detaligis la reĝisoro, kiu apelaciis. « Mi ne komprenas, kial mi devus suferi ses jarojn da malliberejo. (…) Spektu miajn filmojn, vi juĝos min poste ».

Irano : Reĝisoro riskas skurĝbatojn pro kisosceno

Agnoskita reĝisoro

Ofte premiita dum internaciaj festivaloj, Keywan Karimi estas interalie konata pro sia filmo « The Adventure of a married couple », mallonga minimuma filmo nigra-blanka inspirita de novelo de Italo Calvino. Ĝi rakontas la vivon de paro da laboristoj, ambaŭ silentemaj, kun urba bruo kiel ununura sonfono. La filmo akiris premiojn en Kolombio kaj Hispanio.

La proceso de Karimi apartenas al serio da kondamnoj kontraŭ artistoj kaj ĵurnalistoj, dum la reĝimo, modera, tamen estas en diplomata kaj kultura malferma fazo. Tiu juĝo atestas pri la daŭra influo de la plej radikalaj religiuloj, kiuj akuzas la reĝimon de Hassan Rohani, ke ĝi ne kapablas reteni la disvastigon de la « kadukiĝanta » okcidenta kulturo.

http://www.directmatin.fr/monde/2015-10-18/iran-un-realisateur-risque-le-fouet-pour-une-scene-de-baiser-713786

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }