Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 octobre 2015 5 30 /10 /octobre /2015 18:34
Fatemeh Ekhtesari kaj Mehdi Musavi, du iranaj artistoj, estos punitaj, ĉar ili manpremis personon de alia sekso, kaj « insultis sanktecon » en siaj verkoj. Ilia advokato apelacios.
Fatemeh Ekhtesari kaj Mehdi Musavi, du iranaj artistoj, estos punitaj, ĉar ili manpremis personon de alia sekso, kaj « insultis sanktecon » en siaj verkoj. Ilia advokato apelacios.

30/10/2015

Meze de oktobro, la revolucia tribunalo de Teherano kondamnis la poetojn Fateme Ekhtesari kaj Mehdi Musavi al respektive 9 jaroj kaj 6 monatoj da malliberejo kaj 99 skurĝbatoj, kaj 11 jaroj da malliberejo kaj 99 skurĝbatoj. Ili estas akuzataj pri « insulto al sankteco » ĉar ili skizis kritikon de la irana socio en siaj verkoj, raportas la internacia retpaĝaro campaign for human rights in Iran.

La kondamno al skurĝbatoj rezultas ankaŭ el akuzo pri « kontraŭleĝa seksrilato aŭ adulto », ĉar ili manpremis personon de alia sekso (kiu estas nek edz(in)o nek proksimulo), laŭ la diroj raportitaj de Amir Raeesian, la advokato, kiu reprezentas Fatemeh Ekhtesari-n kaj Mehdi Musavi-n.

« Tiuj decidoj montras, ke la represio intensiĝas en Irano, deklaris Hadi Ghaemi, ekzekutiva direktoro de la internacia retpaĝaro "International campaign for human rights in Iran". La radikaluloj persekutas ne nur la politikajn aktivulojn. Ili estas decidemaj elradikigi ĉian socian aŭ kulturan esprimon, kun kio ili malakordiĝas. »

Irano : paro da poetoj kondamnita al malliberejo kaj 99 skurĝbatoj

Kondamno ŝajne bazita sur truditaj konfesoj

« La irana leĝpotenco montras, ke ĝi toleras neniun opozicion, kaj ŝajne deziras disvastigi timon ĉe ĉiuj civitanoj, decidante tiel severajn punojn, daŭrigas Hadi Ghaemi. La persekutoj kontraŭ tiuj poetoj kontraŭdiras la leĝojn validajn en Irano, kaj la internaciajn devigojn koncerne esprimliberecon. »

Tiu kondamno ŝajne ankaŭ baziĝas sur falsaj truditaj konfesoj, kutima praktiko en Irano dum leĝaj aferoj pro politika motivo, memorigas la retpaĝaro "International campaign for human rights". Informfonto proksima de la paro fakte deklaris, ke dum iliaj longaj pridemandadoj, plenumitaj dum pli ol monato da izoleco, Ekhtesari kaj Musavi estis devigataj esprimi konfesojn, kiuj kongruis kun la policaj asertoj. Konfesoj, kiuj estis poste refutitaj dum ilia proceso.

Ilia advokato Amir Raeesian deklaris do, ke li apelacios tiun decidon. Pli frue en oktobro, ankaŭ la kurda kinisto Kayvan Karimi estis kondamnita en Irano al 6 jaroj da malliberejo kaj 223 skurĝbatoj pro similaj akuzoj.

http://www.lefigaro.fr/culture/2015/10/29/03004-20151029ARTFIG00176-iran-un-couple-de-poetes-condamne-a-de-la-prison-et-99-coups-de-fouet.php

https://www.youtube.com/watch?v=lTm0J76KxcU

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }