/image%2F0553642%2F20151031%2Fob_bf3502_guantanamo.jpg)
31/10/2015
Li trapasis pli ol 13 jarojn en la malliberejo de Guantanamo sen kulpigo. Shaker Aamer estas libera, li estis la lasta brita naciano plu malliberigita sur la insulo Kubo. Liberigita ĵaŭdon de la usonaj aŭtoritatoj, li estis atendata en Londono. Shaker Aamer, 46-jaraĝa, naskiĝinta en Sauda Arabio, kaj brita naciano de 1996, estis kaptita en Afganio en decembro 2001, li estis suspektita pri varbado kaj financado de Al-Kaida en Unuiĝinta Reĝlando. De kvin jaroj, Londono insiste postulis lian liberigon.
Lia malliberigo sen kulpigo aŭ proceso, estigis ondon da subteno en Unuiĝinta Reĝlando.
/image%2F0553642%2F20151031%2Fob_881c25_cu-map-guantanamo-city.gif)
« Ni kompreneble estas kontentegaj, ke Shaker rehejmeniĝis ĉi tien kun sia familio » reagis Cori Crider, unu el la advokatoj de Shaker Aamer kaj strategia direktorino de la brita organizaĵo Reprieve. « Shaker devas nun viziti kuraciston, kaj trapasi plej multe da tempo kun sia familio » ŝi aldonis.
Laŭ "Reprieve", Shaker Aamer laboris por homhelpa organizaĵo, kiam li estis kaptita en Afganio. Laŭ kelkaj el liaj defendantoj, la daŭro de lia mallibereco ŝajne estas ligita al la fakto, ke li ĉeestis la torturojn suferigitajn de aliaj malliberuloj.
http://fr.euronews.com/2015/10/30/liberation-du-dernier-prisonnier-britannique-de-guantanamo/