Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 octobre 2015 6 17 /10 /octobre /2015 21:53
Kandidatino subtenita de la partio de Angela Merkel ĉe la urbodomo de Kolonjo, tre engaĝiĝinta en helpo al rifuĝintoj, estis grave vundita sabaton en stratvendejo.
Kandidatino subtenita de la partio de Angela Merkel ĉe la urbodomo de Kolonjo, tre engaĝiĝinta en helpo al rifuĝintoj, estis grave vundita sabaton en stratvendejo.

17/10/2015

Kandidatino ĉe la urbodomo de Kolonjo, Henriette Reker, estis ponardita sabaton en stratvendejo, kie ŝi kampanjis, agado je « rasistaj » motivoj en rilato kun la akcepta politiko de la rifuĝintoj, anoncis la regiona polico. Grave vundita ĉe la kolo fare de 44-jaraĝa viro, « ŝi respondecis pri helpo al rifuĝintoj » ĉe la urbodomo de Kolonjo, eksplikis Wolfgang Albers, direktoro de la polico de Nordrejn-Vestfalio. « En tiu kunteksto, politika ago estas privilegiita», li aldonis.

La kandidatino troviĝis en informbudo de la "Kristandemokrata Unio de Germanio" (CDU), la partio de Angela Merkel, kiam ŝi estis atakita.

La agresinto, arestita tuj post la faktoj, diris ke « li plenumis tiun agon pro rasista motivo », aldonis respondeculo de la polico de Kolonjo, Norbert Wagner.

Sendependa kandidatino, sed subtenita de la konservativuloj de Angela Merkel, Henriette Reker, suferas pri « seriozaj vundoj », indikis la aŭtoritatoj, precizigante ke ŝia stato estas « stabila ». Alia virino estis ankaŭ vundita de tiu Germano, delonge senlaborulo kaj « ne politike aktiva »

La ministro pri justico, Heiko Maas, denuncis tiun « agon neimageblan kaj abomenindan », dum la prezidento de la regiono de Kolonjo, Nordrejn-Vestfalio, Annelore Kraft, vidas en tio « atakon kontraŭ demokratio. »

http://www.lefigaro.fr/international/2015/10/17/01003-20151017ARTFIG00107-une-femme-politique-allemande-poignardee-par-un-anti-migrants.php

https://www.youtube.com/watch?v=DkTRFvyN4Ak

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }