Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2015 7 11 /10 /octobre /2015 10:25
Germanio : Inter 100.000 kaj 250.000 manifestaciantoj marŝadis en Berlino kontraŭ la projekto de libera interŝanĝo inter EU kaj Usono

11/10/2015

Inter 100.000 kaj 250.000 manifestaciantoj marŝadis en Berlino por protesti kontraŭ la projekto de akordo de libera interŝanĝo TTKI nun intertraktata inter EU kaj Usono.

Laŭ la organizantoj, 250.000 personoj partoprenis tiun kolektiĝon. Ĝi estas unu el la plej gravaj manifestacioj en la pasintaj jaroj. La polico, kiu mobilizis mil funkciulojn, nombris siaflanke « preskaŭ 100.000 » manifestaciantojn. La organizantoj atendis inter 50.000 kaj 100.000 partoprenantojn.

La manifestaciantoj rendevuis je la 11a horo antaŭ la stacidomo de la germana ĉefurbo, de kie ekiris la marŝado.

Germanio : Inter 100.000 kaj 250.000 manifestaciantoj marŝadis en Berlino kontraŭ la projekto de libera interŝanĝo inter EU kaj Usono

Timo de malreguligo

La ĉefa celo de la manifestaciantoj estas jena :

La akordo TTIP (Transatlantic Trade and Investment Partnership, en Esperanto Transatlantika traktato pri komerco kaj investado), kies venonta intertrakta sesio okazos fine de oktobro en Miamo (Florido), kaj kiu celas nuligi la doganajn kaj regulajn barilojn inter Usono kaj Eŭropo.

Sama akordo, la CETA (Ĝenerala ekonomia kaj komerca akordo) estas intertraktata inter EU kaj Kanado.

Ties opoziciantoj timas, ke tiuj traktatoj kondukos al ĝeneraligita malreguligo kaj redukto de la agadkampo de la registaroj.

http://www.businessbourse.com/2015/10/11/entre-100-000-et-250-000-manifestants-ont-defile-samedi-a-berlin-contre-le-projet-de-libre-echange-entre-lue-et-les-usa/

https://www.youtube.com/watch?v=U5vRI4RQjtE

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }