Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2015 1 19 /10 /octobre /2015 13:37
Foto : La areo nomata « nova ĝangalo », en Kalezo, kie vivas migrantoj kiuj provas transpasi la Manikon por atingi Brition. La 2an de aŭgusto 2015. Foto Francois Lo Presti. AFP
Foto : La areo nomata « nova ĝangalo », en Kalezo, kie vivas migrantoj kiuj provas transpasi la Manikon por atingi Brition. La 2an de aŭgusto 2015. Foto Francois Lo Presti. AFP

19/10/2015

Jacques Toubon (Rajto-defendanto) denuncas la « atencojn kontraŭ la fundamentaj rajtoj de la ekzilitoj ĉe la franca-brita landlimo », kaj rekomendas interrompon de la regularo Dublino.

La raporto de la Rajto-defendanto enhavas serion da rekomendoj, kiuj akuzas la politikon sekvatan de la Ŝtataj aŭtoritatoj en la « ĝangalo » de Kalezo.

Jacques Toubon, "Rajto-defendanto", publikigis raporton pri la « atencoj kontraŭ la fundamentaj rajtoj de la ekzilitoj ĉe la franca-brita landlimo ». Se li agnoskas, ke « la situacio pli-malpli daŭras de dudek jaroj », S° Toubon memorigas « la urĝan neceson trovi novajn respondojn » por « akcepti tiujn virojn, virinojn kaj infanojn, en efektiva respekto de la fundamentaj rajtoj, kiujn Francio fiere pretendas garanti al ili.»

Loĝado, sano, protektado de la plej vundeblaj, sinteno de la policistoj… la "Rajto-defendanto" priskribas aĉan panoramon de la situacio. Li substrekas la « senkondiĉan » karakteron de la rajto al loĝado, evidente malrespektata por la ĉirkaŭ 4000 personoj, kiuj vivas en la ladurbo. Laŭ li, la situacio de la tiel nomita « entre-deux » (kontraŭleĝa kampejo tolerata sed ne administrata de la Ŝtato), ne estas kontentiga, ĉar ĝi « ebligas neniun perspektivon pri solvo de la problemoj ». Jacques Toubon ankaŭ vigle kritikas la teorion de « magnetefiko ». Provante ne igi « allogaj » la vivkondiĉojn de la migrantoj, kaj certigante la « netransireblecon » de la landlimo kun Unuiĝinta Reĝlando, la Ŝtataj aŭtoritatoj, li skribas, estas fonto de « atenco kontraŭ fizika respekto » de la ekzilitoj.

Francio : kaleza « ĝangalo » : la Rajto-defendanto kritikegas la ŝtatajn aŭtoritatojn

Polica « turmentado »

Li petas interalie atribuon de « pliaj financaj kaj materialaj rimedoj » al la akcepta centro Jules Ferry, malfermita de marto 2015, kaj kiu disdonas ĉiutage 2500 manĝojn. Aliparte, tiu centro enkalkulas nur centon da lokoj por la plej vundeblaj. Jacques Toubon deziras triobligon de la lokoj atribuitaj al la virinoj kaj ties gefiloj. Aliparte, la "Rajto-defendanto" longe elvokas la polican « persiston de turmentaj agadoj », kaj la uzadon de « plorigaj gasoj, kiuj fariĝis « oftegaj » ». Li bedaŭras la malmultan nombron da reagoj de la "Respublika prokuroro" por klarigi tiujn agojn.

Lia lasta rekomendo ne temas pri la strikta humanitara demando. Li fakte petas portempan interrompon de la "Regularo Dublino III" kiu antaŭvidas, ke migranto devas prioritate peti azilon en lia « unue atingita » lando, ene de la Eŭropa Unio (oftege GrekioItalio).

http://www.liberation.fr/politiques/2015/10/06/jungle-de-calais-le-defenseur-des-droits-etrille-les-pouvoirs-publics_1398431

https://www.youtube.com/watch?v=-UCXG3etW_M

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }