02/10/2015
Foririnte antaŭ kvar monatoj de Bajono, sud-okcidente de Francio, ili pedaladis dum 5637 kilometroj.
Sub aplaŭdoj de la homamaso, La Alternatiba Turneo ("alternativo" en la Eŭska lingvo) atingis Parizon, sabaton 26an de septembro, por kolektiĝo kontraŭ la klimata ŝanĝo. Tio estis okazo lanĉi civitanan mobilizadon antaŭ la COP21 (Pariza Konferenco pri klimato), kiu okazos en decembro.
Kaj tio estis sukceso : 50.000 personoj akceptis la "Turneon" kaj venis informiĝi pri la lokaj solvoj por antaŭsavi naturmedion.
La movado "Alternatiba" estis lanĉita en oktobro 2013 en Bajono. Dum ilia luktanta kaj pedagogia vojaĝo, tiuj biciklaj ŝatantoj plenumis 187 etapojn en Francio kaj Eŭropo kun, tagmeze kaj vespere, konferencoj, koncertoj kaj manĝado.
« Ni deziras esprimi tion : ne atendu ke mirakla akordo eliru el la COP21 kaj el ĉiuj sinsekvaj pintkunvenoj » eksplikis Txetx Etcheverry, fondisto de la asocio BIZI, ("VIVI" en la Eŭska lingvo), organizaĵo kreita post la malsukceso de la klimata konferenco en Kopenhago en 2009, kaj kunfondisto de "Alternatiba".
« Por agadi kontraŭ tiu anoncita katastrofo, ĉiu povas agadi je sia nivelo. Tion ĉi, ni nomas alternativoj »
http://www.equaltimes.org/cop21-alternatiba-croit-en-une#.Vg4w7vntmko