08/10/2015
Ĉar la intertraktadoj pri la plano « Perform 2020 » inter la direkcio kaj la sindikato de pilotoj malsukcesis, la minaco de maldungoj ĉe "Air France" ŝajne efektiviĝos rapide. La pilotoj rifuzis la proponojn de la direkcio, kiu petis de ili labori po cent pliajn horojn jare, sen salajra altigo. Strebo estas petita de la laboristoj por ebligi la aerkompanion akiri produktivecan kreskon. Pro sia rifuzo, la pilotoj ĉesigis la intertraktadon. Kunvenintaj en administracia komitato, la direkcio de "Air France-KLM" decidis lanĉi alternativan planon, kiu antaŭvidas vastan kampanjon de maldungoj, kies unuajn elementojn oni komencas koni.
Por la unua fojo, vasta plano de maldungoj anonciĝas ĉe "Air France". La administracia konsilio de la aerkompanio validigis tiun opcion, pro manko de akordo kun la sindikatoj de pilotoj pri produktiveca kresko.
2900 laborpostenoj estos nuligitaj, kaj inter ili pluraj miloj da maldungoj. La stevard(in)oj kaj la surgrunda personaro plej suferos de la malsukceso de tiuj intertraktadoj.
/image%2F0553642%2F20151008%2Fob_fe0990_eu-france-svg.png)
« La nombro de nuligitaj laborpostenoj koncernas 300 pilotojn, 700 stevard(in)ojn kaj 1900 surgrundajn laboristojn », detaligis sindikata reprezentanto. Truditaj eksigoj estas planitaj por la unua fojo en la historio de la eks-nacia kompanio, de kiu la Ŝtato plu posedas 17,6%.
Aliparte, la kompanio deprenos kvin aviadilojn somere de la jaro 2016, kaj poste, naŭ aliajn en 2017. Krome, kvin internaciaj linioj inter la plej deficitaj estos haltigitaj. Duono el la linioj fakte estas nun deficita.