24/10/2015
La sindikata delegito Sergey Mastepan estis maldungita el la estona kompanio de vartransito "Transiidikeskus AS". Li partoprenis diskonigon de la malbonaj laborkondiĉoj, kaj de la kontraŭ-sindikata diskriminacio ene de la societo en gazetartikolo, kaj pli freŝdate dum parolado ĉe strikposteno. Poste, Sergey ĵetis lumon sur la laborkondiĉojn, kiuj povus endanĝerigi la sanon, sekurecon kaj fundamentajn rajtojn de la laboristoj en la haveno de Talino. La societo troigis kaj fabrikis laŭdire « malrespektojn » de lia kontrakto, kaŭze de kio li estis maldungita post 20 jaroj da servodaŭro. La "Sendependa Sindikato de Estonaj Maristoj" batalas por reenoficigo de Sergey – Kuniĝu kun ili.
Retmesaĝo :
Kara Erik Laidvee,
Mi skribas al vi pri la maldungo de la sindikata delegito Sergey Mastepan el via entrepreno. Mi ekscias de la "Estona Sendependa Sindikato de Maristoj" (ESIU), ke li paroladis en strikposteno por diskonigi la malbonajn laborkondiĉojn en la haveno de Talino. Li ankaŭ libere parolis en amaskomunikiloj pri tiuj demandoj - fakte, li ricevis oficialan averton tagon post la publikigo de gazetartikolo. Mi ankaŭ komprenas ke ĉiuj laŭdire « malrespektoj » de lia kontrakto, estis troigitaj aŭ konstruitaj por pravigi lian maldungon post 20 jaroj da servodaŭro. Mi petas de vi, kiel ĝenerala direktoro de "Transiidikeskus", ke vi tuj starigu disponojn favore al reenoficigo de Sergey, kaj pritraktu plibonigon de la laborkondiĉoj, kaj la kontraŭ-sindikatan sintenon.
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2870