15/10/2015
Alaa Abdel Fattah estas blogisto, programisto kaj aktivulo pri Homaj rajtoj. Li laboris en kampejoj de junuloj pri araba cifereca esprimo, kaj alportis informadikan subtenon al pordemokratiaj aktivuloj.
Alaa Abdel Fattah estis konstante celita de la egiptaj aŭtoritatoj ekde sia unua arestado en 2006. Li suferis pri jura persekutado aparte obstinema ekde la 26a de novembro 2013.
La polico arestis lin kaj ok membrojn de la grupo « Ne militistaj tribunaloj por civiluloj », naŭ ĵurnalistojn kaj sep advokatojn.
Tiuj ĉi estis arestitaj, dum ili manifestaciis por premi sur la Konstitucia komitato, ke ĝi voĉdonu malfavore al la artikolo 198 de la konstitucia projekto – kiu permesas juĝi civilulojn ĉe militistaj tribunaloj.
Li estas arbitre enkarcerigita de la 11a de junio 2014.
Akuzita pri « blokado de vojoj », « kontraŭleĝaj kunsidoj », « senpermesa manifestacio », « akiro de armiloj dum manifestacio », « batoj kaj vundoj kontraŭ Ŝtata agento », kaj ke « li ŝtelis sian propran sendratan aparaton », la 23an de februaro 2015, la puntribunalo de Kairo kondamnis Alaa Abdel Fattah-n je kvin jaroj da malliberejo, je kvin jaroj da polica kontrolo kaj monpuno de 100.000 Egiptaj pundoj (ĉirkaŭ 10.420 eŭroj)
Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide li eliros.